13-a SUMIRE en Poços de Caldas – 13º SUMIRE em Poços de Caldas

Raportas: Dr. Paulo Sérgio Viana

La 9-an de novembro 2019, en la tre agrabla turisma urbo Poços de Caldas, en la suda regiono de la brazila ŝtato Minas Gerais, en Brazilo, okazis la jam tradicia Sudminasa Renkontiĝo de Esperanto (SUMIRE). Ĝi estis unutaga kaj lokiĝis en la bonegaj instalaĵoj de la urba Centro de Eventoj Urca.
Sub la organizo kaj gvidado de du lokaj aktivuloj, S-ro João Otávio Veiga Rodrigues kaj S-ro Fábio Silva, la ĉeestantoj aŭskultis la jenajn prelegojn:

– “La arto de pakumado”, fare de José Roberto Tenório;
– “La origino de demokratio”, fare de Paulo Sergio Viana;
– “Mi decidis lerni Esperanton. Kaj nun?”, fare de Anna Lobo;
– “Televidserioj”, fare de Anna Lobo;
– “Esperanta kvartalo”, fare de Fábio Silva;
– “Esperanto-Rotario en Brazilo”, fare de João Otávio Veiga Rodrigues.

La lasta prelego, posttagmeze, estis farita de la konata brazila aktivulo Adonis Saliba, kiu per skajposimila programo prelegis el la urbo San-Paŭlo pri la temo “El kie venas la astrologiaj influoj?”.
Post ĉiu prelego okazis vigla diskuto inter la ĉeestantoj.
La tuta 13-a SUMIRE okazis en tre amika kaj entuziasma etoso. Gratulon al la organizintoj!