Urba Biblioteco de Poŭzalegro inaŭguras sekcion de libroj pri kaj en Esperanto

Hodiaŭ estis inaŭgurita, je la22-a de Oktobro 2019, je la 3:30 posttagmeze en la Kulturcentro Cleonice Bonillo Fernandes la Libro-sekcio en kaj pri Esperanto José Batista Costa. Ekde nun oficiale ĉi tiu sekcio apartenas al Publika kaj Urba Biblioteko Prisciliana Duarte de Almeida, ĉi tiu libraro nun apartenas al riĉa kolekto de ĉi tiu institucio. Ĉi tiuj libroj unue apartenis al EKPA Esperanto Klubo Poŭzalegro, poste al la Asocio pri Edukado kaj Kulturo Lazaro Ludoviko Zamenhof kaj fine ili apartenis al Esperanta Ambasadejo de Poŭzalegro.

Kreita en 2002 la Esperanta Biblioteko estis la unua publika libraro en kaj pri Esperanto en la Sudminasa regiono, kune ĉi tiu biblioteko ankaŭ estis kreita GEEPA (Poŭzalegra Studo-grupo pri Esperanto), ĉi tiu grupo estis la unua iniciato por instrui kaj disvastigi Esperanton en Poŭzalegro. La s-roj José Batista Costa (Garcia) kaj Antônio de Pádua Moretti estis gravaj subtenantoj kaj apogantoj de ĉi tiu malgranda libraro, ili donacis la unuajn revuojn, didaktikajn kaj literaturajn librojn.

La komenca kolekto posedas 350 librojn kaj 237 revuojn, la enhavo estas diversa, ĉi tie eblas trovi de didaktikaj al teknikaj ĝis religiaj libroj, ĉi tiuj libroj estas originalaj kaj tradukitaj. La kolekto ne estas nur en Esperanto kaj ankaŭ en aliaj lingvoj, do ĝi estas interlingvistika biblioteko, la enhavo estas en la portugala, Esperanto, greka lingvo, Ido, angla lingvo, Interlingvao kaj Tokipono.

Deixe um comentário