La verko “La Mistera Pordego”, jam sukcese distribuita en Poŭzalegro, baldaŭ atingos ankaŭ la lernantojn de la urbaj publikaj lernejoj de Silvianópolis.
La disvastigo de Esperanto en la sudminasa regiono faris plian gravan paŝon antaŭen: Silvianópolis estas la plej nova urbo en la regiono kiu ricevas subtenon por disponigi infanliteraturon pri Esperanto en sia publika lerneja reto.
Per rimedoj de la kultura leĝo Aldir Blanc, nia kunlaborantino Maria Antonia Sobral ricevis financadon por presi la verkon La Mistera Pordego. La ekzempleroj jam estas pretaj kaj baldaŭ estos distribuitaj en la urbaj lernejoj de Silvianópolis, ebligante al la lokaj infanoj sian unuan kontakton kun la internacia lingvo per alirebla kaj gaja legaĵo.
Ĉirkaŭ la jaro 2022 Esperanta Ambasadejo kontaktis min pere de sia direktoro, Fábio Roberto Silva. Mi ricevis proponon verki rakonton, kies celo estis prezenti la lingvon Esperanto al infana publiko. Lia sola peto estis, ke la ĉefroluloj de la rakonto havu la nomojn de liaj tri nevoj. Tiu peto havis klaran motivon: antaŭ ol atingi iujn ajn aliajn infanojn, Fábio revis allogi siajn amatajn nevojn konatiĝi kun, kaj eble lerni, Esperanton.
Tiel ekestis la libro “La Mistera Pordego”.
En la sekva jaro la libro partoprenis konkurson pri premio de la brazila federacia leĝo Paulo Gustavo, kiu asignas rimedojn por antaŭenigi kulturon en la lando. Ĝi estis elektita. Multaj ekzempleroj estis presitaj kaj disdonitaj al bazlernejaj infanoj en la urbo Poŭzalegro, ŝtato Minas-Ĝerajso, Brazilo. La infanoj ricevis informojn pri la lingvo kaj pri la intensa agado de la Ambasadejo en la urbo.
Ĉi‑jare, 2026, la libro denove estis elektita por premio de alia federacia leĝo, Aldir Blanc, kun la sama celo. La disdonado kaj la agado en la lernejoj okazos en la urbo Silvianópolis, Minas-Ĝerajso, Brazilo, kun la apogo kaj kuraĝigo de la Ambasadejo.
Maria Antônia Sobral
Sukcesa precedenco en Poŭzalegro
Tiu iniciato sekvas la modelon jam aplikitan en Poŭzalegro, kie La Mistera Pordego havis sian unuan sukcesan eldonon kaj estis distribuita en 15 urbaj publikaj lernejoj, atingante centojn da lernantoj kaj instruistoj.
La etendiĝo de la projekto al Silvianópolis plifortigas la kulturan kaj edukan ĉeeston de Esperanto en la sudo de Minas-Ĝerajso, montrante ke publika subteno per kulturaj leĝoj estas esenca ilo por semi la valorojn de lingva diverseco kaj internacia interkompreno jam ekde la frua infanaĝo.