15-a SUMIRE – Sudminasa Renkontiĝo de Esperanto – Encontro Sul Mineiro de Esperanto

En la 5-a de Novembro, okazos ĉe Kulturspaco Urca en Poços de Caldas, la 15-a eldono de la Sudminasa Renkonto de Esperanto, la tradicia SUMIRE, ĉi tiu evento estas unu la plej gravaj Esperantaj renkontiĝoj de la subŝtato Minas Gerais. 

De la 9-a matene ĝis la 4-a posttagmeze, esperantistoj de diversaj partoj de la ŝtatoj estos kune por partopreni en prelegoj, babili kaj ĉeesti en Esperanta etoso. 

La  Kulturspaco Urca estas ĉe la placo Getúlio Vargas, en la centra parto de la bela kaj turisma urbo Poços de Caldas. 

Aliĝo: bit.ly/sumire2023