15-a SUMIRE – Sudminasa Renkontiĝo de Esperanto – Encontro Sul Mineiro de Esperanto

En la 5-a de Novembro, okazos ĉe Kulturspaco Urca en Poços de Caldas, la 15-a eldono de la Sudminasa Renkonto de Esperanto, la tradicia SUMIRE, ĉi tiu evento estas unu la plej gravaj Esperantaj renkontiĝoj de la subŝtato Minas Gerais. 

De la 9-a matene ĝis la 4-a posttagmeze, esperantistoj de diversaj partoj de la ŝtatoj estos kune por partopreni en prelegoj, babili kaj ĉeesti en Esperanta etoso. 

La  Kulturspaco Urca estas ĉe la placo Getúlio Vargas, en la centra parto de la bela kaj turisma urbo Poços de Caldas. 

Aliĝo: bit.ly/sumire2023

14º SUMIRE- Poŭzalegro / Pouso Alegre

Je la pasinta dimanĉo, 18/12, okazis en la Stacio Cidadania – Komplekso de CEUs – Unuigita Arta kaj Sporta Centro, la 14-a SUMIRE – Sudminasa Renkontiĝo de Esperanto, SUMIRE estas regiona renkontiĝo de esperantistoj, dum la kunveno okazis kelkaj prelegoj pri diversaj temoj kiel podkastoj, teknologio, Rotaria-klubo kaj artoj, ĉiuj prelegoj kaj diskutoj okazas ekskluzive en Esperanto. La eventon partoprenis 17 partoprenantoj, el Poŭzalegro, Poços de Caldas, Estiva, Divinolândia, Araraquara kaj San-Paŭlo, kaj ankaŭ estis elsendita per Instagram kaj Youtube. Estas la kvara fojo, ke Poŭzalegro gastigas la eventon kaj la sekva, kun dato ankoraŭ konfirmota, okazos en Poços de Caldas en 2023.

La aranĝo estis organizita de Esperanta Ambasadejo kun la subteno de la Sekretario pri Kulturo de Poŭzalegro.

 

 

No último domingo, 18/12, foi realizado nas dependências da Estação Cidadania – Complexo CEUs – Centro de Artes e Esportes Unificados, o 14º SUMIRE – Encontro Sul Mineiro de Esperanto (Sudminasa Renkontiĝo de Esperanto), o SUMIRE é um encontro regional de falantes da língua transnacional, o esperanto, durante o encontro foram realizadas algumas palestras sobre assuntos variados como, podcasts, tecnologia, Rotary club e artes, todas as palestras e discussões são feitas, exclusivamente, em esperanto. O evento contou com a presença de 17 participantes, de Pouso Alegre, Poços de Caldas, Estiva, Divinolândia, Araraquara e São Paulo, sendo também transmitido via Instagram e YouTube.  É a quarta vez que Pouso Alegre recebe o evento e o próximo, com data ainda a confirmar, acontecerá em Poços de Caldas em 2023.

O evento foi organizado pela Embaixada do Esperanto com apoio da Superintendência de Cultura de Pouso Alegre.

4-a ERUPA – 4º EECPA

En la lasta sabato (10/09) okazis ĉe Kultura Centro Cleonice Bonillo Fernandes la 4-a eldono de la Esperanta Renkontiĝo de la Urbo Poŭzalegro – ERUPA.

14 homoj ĉeestis en la evento kiu daŭris, proksimume, 2 horoj, dum la evento okazis prelegeto pri kio estas Esperanta Ambasadejo, siaj nuntempaj kaj estontaj projektoj, ankaŭ dum ERUPA la ĉeestintoj povus spekti 3 filmetojn.
Sekreta Frataro, la bizara vendejo, starigis sian budeton kaj vendis kelkajn Esperantaĵoj al la ĉeestintoj.
La lasta parto de la evento estis la atestila liverado, 14 gelernantoj ricevis la atestilojn rilate al la niveloj A1 kaj A2 laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro.
Ni atendas vin pro la venonta ERUPA kiu okazos venontjare.

Projeto Adesivos em Ponto de Ônibus e Pontos Turísticos – Projekto Glumarkoj ĉe Bushaltejoj kaj Turistaj Punktoj

Hoje chegamos ao número de 1.000 adesivos impressos com “QR code” (código QR) com informações sobre o esperanto (aquele que apontar seu aparelho celular em direção ao código é encaminhado para um vídeo explicativo, informando sobre o esperanto). São 1.000 adesivos instalados na região do Sul de Minas e interior de São Paulo, os adesivos foram espalhados por Pouso Alegre (por toda a cidade), Poços de Caldas, Estiva, Borda da Mata, Consolação, Paraisópolis, Heliodora, Conceição dos Ouros, Cachoeira de Minas, Tocos do Mogi, Campos do Jordão, São Bento do Sapucaí, Guaratinguetá e Aparecida.

A peça de divulgação trata-se de um pequeno adesivo auto-colante impresso em vinil fosco com corte contorno tendo o tamanho aproximado de 10×5 cm, o objetivo dessa ação é estimular a curiosidade das pessoas em relação ao esperanto. Mais 1.000 adesivos serão impressos e distribuídos com o apoio dos membros da Embaixada do Esperanto.

Este é mais um projeto que atinge um ótimo resultado recorrendo a um pequeno investimento.

Se você quiser criar um adesivo para a sua instituição esperantista entre em contato com a Presi (www.presi.com.br), preços especiais e envio para todo o Brasil.

Hodiaŭ ni atingis la nombron de 1.000 glumarkoj presitaj kun “rapidresponda kodo” (QR code) kiuj enhavas informojn pri Esperanto (kiu direktas sian poŝtelefonon al la kodo estas sendita al klariga video, informanta pri Esperanto). Estas 1,000 glumarkoj instalitaj en la suda regiono de Minaso kaj San-Paŭlo, la glumarkoj estis disvastigitaj en la urboj Pouso Alegre (ĉie en la urbo), Poços de Caldas, Estiva, Borda da Mata, Consolação, Paraisópolis, Heliodora, Conceição dos Ouros, Cachoeira de Minas, Tocos do Mogi, Campos do Jordão, São Bento do Sapucaí, Guaratinguetá kaj Aparecida.

La varbilo estas malgranda glumarko presita sur vinila plastaĵo kun konturotranĉo mezuranta proksimume 10×5 cm, la celo de ĉi tiu ago estas stimuli la scivolemon de homoj rilate Esperanton. Pliaj 1 000 glumarkoj estos presitaj kaj disdonitaj kun la subteno de membroj de Esperanta Ambasadejo.

Ĉi tio estas plia projekto, kiu atingas bonegan rezulton uzante malgrandan buĝeton.

Se vi volas krei glumarkon por via Esperanta institucio kontaktu la entreprenon Presi (www.presi.com.br), specialaj valoroj kaj sendado al la tuta brazila teritorio.

Landnomoj – Nome dos Países

Zamenhof dividiu o sistema básico para a formação dos nomes de países em Esperanto em duas partes.  Na primeira parte o radical indica a pessoa e é necessário adicionar o sufixo “-uj” para formar o nome do país:

O sistema básico

homo lando
-0 -ujo
ital-o Ital-ujo
franc-o Franc-ujo
german-o German-ujo
angl-o Angl-ujo
ĉin-o Ĉin-ujo
japan-o Japan-ujo
egipt-o Egipt-ujo

Na segunda parte, o radical indica o país e se adiciona o sufixo “-an”, para criar o nome da pessoa, que nasceu no país:

lando homo
Brazil-o brazil-ano
Uson-o uson-ano
Kolombi-o kolombi-ano
Pakistan-o pakistan-ano
Indonezi-o indonezi-ano
Kenj-o kenj-ano
Sud-Afrik-o sud-afrik-ano

O uso de “lando”

Pode-se usar o final “-lando”, em vez do sufixo “-uj”. Observe:

homo lando
-o -lando (-ujo)
pol-o Pol-lando (Pol-ujo)
svis-o Svis-lando (Svis-ujo)
skot-o Skot-lando (Skot-ujo)
finn-o Finn-lando (Finn-ujo)
dan-o Dan-lando (Dan-ujo)

Teoricamente poder-se-ia usar o final “-lando” em todos os nomes de países (por exemplo: German-lando, Sved-lando, etc.), mas na prática não é muito comum ouvir essa forma. Esses nomes pertencem à primeira parte do sistema, onde o radical indica a pessoa e é adicionado o final “-lando” para formar o nome do país. Agora vejamos os exemplos:

lando homo
-o -ano
Irland-o irland-ano
Island-o island-ano
Nederland-o nederland-ano

Esses nomes pertencem à segunda parte do sistema, onde  o radical indica o país e adiciona-se o sufixo “-an” para criar o nome da pessoa nascida nele. Nesses casos, “-lando” é parte essencial do radical, que não pode ser retirado.

O uso de “-ujo e -io”

homo lando
-o -io (-ujo)
ital-o Ital-io (-ujo)
franc-o Franc-io (-ujo)
german-o German-io (-ujo)
angl-o Angl-io (-ujo)
ĉin-o Ĉin-io (-ujo)
japan-o Japan-io (-ujo)
egipt-o Egipt-io (-ujo)

Observe os exemplos abaixo:

homo lando
 -o -ano
Kolombi-o kolombi-ano
Ĉili-o ĉili-ano
Siri-o siri-ano
Indonezi-o indonezi-ano
Aŭstrali-o aŭstrali-ano
Niĝeri-o niĝeri-ano
Liberi-o liberi-ano

Esses exemplos pertencem  à segunda parte do sistema. O radical indica o país e é necessário adicionar o final “-ano” para criar o nome da pessoa, que nasceu lá; “-i” não é parte do final. Ele faz parte do radical e não se pode retirá-lo. Nesses exemplos, “-io” não substitui o final “-ujo”. Não se pode dizer “Kolombujo”, “Ĉilujo”, etc.

Landoj kun -(i)stano

Em alguns nomes de países, por influência das línguas nacionais, muitas pessoas usam o final “-stano” ou “-istano” ao invés de “-ujo”. Esses nomes geralmente pertencem  à parte I do sistema.

homo lando
-o -ujo / -(i)stano
afgan-o Afgan-ujo/Afgan-istano
kazaĥ-o Kazaĥ-ujo/Kazaĥ-stano
kirgiz-o Kirgiz-ujo/Kirgiz-istano
kurd-o Kurd-ujo/Kurd-istano
taĝik-o Taĝik-ujo/Taĝik-istano
turkmen-o Turkmenujo/Turkmen-istano
uzbek-o Uzbek-ujo/Uzbek-istano

Mas há um nome de país, que pertence à parte II do sistema (porque não existe um povo, que se ĉame “pakoj”). O final “-istano” é parte do radical e não pode ser retirado:

lando homo
-o -ano
Pakistan-o pakistan-ano

Nota: A Academia de Esperanto aceita o uso de ambos os sufixos, “-ujo” e “-io” . Há uma lista, publicada pela Academia (resolução número 12, de 04/05/2009), apresentando o nome dos países em Esperanto.

Nomoj de Landoj (Nome dos Países)

Eŭropa Unio (União Européia)

La oficiala listo estas ĉe (A lista oficial está em): Europa.eu

Flago
(Bandeira)
Lando
(País)
Ĉefurbo
(Capital)
Eŭropa Unio
Aŭstrio  Vieno
Belgio  Bruselo
Bulgario Sofio
Ĉeĥio Prago
Danio Kopenhago
Estonio Talino
Finnlando Helsinko
Francio Parizo
Germanio Berlino
Grekio Ateno
Hispanio Madrido
Hungario Budapeŝto
Irlando Dublino
Italio Romo
Kipro Nikozio
Kroatio Zagrebo
Latvio Rigo
Litovio Vilno
Luksemburgo Luksemburgo
Malto La-Valeto
Nederlando Amsterdamo
Pollando Varsovio
Portugalio Lisbono
Rumanio Bukareŝto
Slovakio Bratislavo
Slovenio Ljubljano
Svedio Stokholmo
Unuiĝinta Reĝlando aŭ Britio Londono

 Unuiĝintaj Nacioj (Nações Unidas)

La oficiala listo estas ĉe (A lista oficial está em): Un.org

Flago Lando Ĉefurbo
Afganio Kabulo
Albanio Tirano
Alĝerio Alĝero
Andoro Andoro Malnova
Angolo Luando
Antigvo-Barbudo Sankta Johano
Argentino Bonaero
Armenio Erevano
Aŭstralio Kanbero
Aŭstrio Vieno
Azerbajĝano Bakuo
Bahamoj Nasaŭo
Bangladeŝo Dako
Barato Nov-Delhio
Barbado Briĝurbo
Barejno Manamo
Belgio Bruselo
Belizo Belmopano
Belorusio Minsko
Benino Kotonuo / PortoNovo
Birmo (Mjanmao) Najpidavo (Pjinmano)
Bocvano Gaberono
Bolivio Lapaco / Sukro
Bosnio kaj Hercegovino Sarajevo
Brazilo Braziljo
Britio (Unuiĝinta Reĝlando) Londono
Brunejo Bandar-SeriBegavano
Bulgario Sofio
Burkino Vagaduguo
Burundo Buĵumburo
Butano Timbuo
Centr-Afrika Respubliko Bango
Ĉado Nĝameno
Ĉeĥio Prago
Ĉilio Santiago de Ĉilio
Ĉinio Pekino
Danio Kopenhago
Domingo San-Domingo
Dominiko Roseo
Ebur-Bordo Jamasukro
Egiptio Kairo
Ekvadoro Kito
Emirlandoj (Unuiĝintaj Arabaj) Abudabio
Eritreo Asmero (Asmaro)
Estonio Talino
Etiopio Adis-Abebo
Fiĝio Suvo
Filipinoj Manilo
Finnlando Helsinko
Francio Parizo
Gabono Liberurbo
Gambio Banĝulo
Ganao Akrao
Germanio Berlino
Grekio Ateno
Grenado Sankta Georgo
Gujano Georgurbo
Gvatemalo Gvatemalurbo
Gvineo (Konakria) Konakrio
Gvineo Bisaŭa Bisaŭo
Gvineo Ekvatora Malabo
Ĝibutio Ĝibuto
Haitio Portoprinco
Hispanio Madrido
Honduro Tegucigalpo
Hungario Budapeŝto
Indonezio Ĝakarto
Irako Bagdado
Irano Tehrano
Irlando Dublino
Islando Rejkjaviko
Israelo Jerusalemo
Italio Romo
Jamajko Kingstono
Japanio Tokio
Jemeno Sanao
Jordanio Amano
Kaboverdo Prajo
Kamboĝo Pnom-Peno
Kameruno Jaundeo
Kanado Otavo
Kartvelio Tbiliso
Kataro Daŭho
Kazaĥio Astano
Kenjo Najrobo
Kipro Nikozio
Kirgizio Biŝkeko
Kiribato Bairikio
Kolombio Bogoto
Komoroj Moronio
Kongo (Respubliko Kongo) Brazavilo
Kongolando (Dem. Resp. Kongo) Kinŝaso
(Nord-)Koreio (Pop. Dem. Resp.) Pjongjango
(Sud-)Koreio (Respubliko de) Seulo
Kostariko San-Joseo
Kroatio Zagrebo
Kubo Havano
Kuvajto Kuvajtubo
Laoso Vjentjano
Latvio Rigo
Lesoto Maseruo
Libano Bejruto
Liberio Monrovio
Libio Tripolo
Liĥtenŝtejno Vaduzo
  Litovio Vilniuso
Luksemburgo Luksemburgo
Madagaskaro Antananarivo
Makedonio Skopjo
Malajzio Kuala-Lumpuro
Malavio Lilongvo
Maldivoj Maleo
Malio Bamako
Malto La-Valeto
Maroko Rabato
Marŝaloj Majuro
Maŭricio Port-Luizo
Maŭritanio Nuakŝoto
Meksiko Meksik-urbo
(Federacio de) Mikronezio Palikiro
Moldavio (Moldava Respubliko) Kiŝinevo
Monako Monako
Mongolio Ulanbataro
Montenegro Podgoriĉo / Cetinjo
Mozambiko Maputo
Namibio Vindhuko
Nauro Jareno
Nederlando Amsterdamo
Nepalo Katmando
Niĝerio Abuĝo
Niĝero Niameo
Nikaragvo Managvo
Norvegio Oslo
Nov-Zelando Velingtono
Omano Maskato
Pakistano Islamabado
Palaŭo Ngerelmudo (Melekeoko)
Panamo Panamurbo
Papuo-Nov-Gvineo Port-Moresbo (Konedobuo)
Paragvajo Asunciono
Peruo Limo
Pollando Varsovio
Portugalio Lisbono
Ruando Kigalio
Rumanio Bukareŝto
Rusio Moskvo
Salomonoj Honiaro
Salvadoro San-Salvadoro
Samoo (Okcidenta) Apio
Sankta Kristofo kaj Neviso Basetero
Sankta Lucio Kastrizo
Sankta Vincento kaj la Grenadinoj Kingstaŭno
San-Marino San-Marino
Sao-Tomeo kaj Principeo Sao-Tomeo
Saŭda Arabio Riado
Sejŝeloj Viktorio
Senegalo Dakaro
Serbio Beogrado
Siera-Leono Fritaŭno
Singapuro Singapuro
Sirio Damasko
Slovakio Bratislavo
Slovenio Ljubljano
Somalio Mogadiŝo
Srilanko Kolombo
Sud-Afriko Pretorio, Bloemfontein kaj Kaburbo
Sudano (Norda) Ĥartumo
Sudano Suda Jubo
Surinamo Paramaribo
Svazilando Mbabano kaj Lobambo
Svedio Stokholmo
Svislando Berno
Taĝikio Duŝanbo
Tajlando Bankoko
Tanzanio Dodomao
Timoro Orienta Dilo
Togolando Lomeo
Tongo Nukualofo
Trinidado kaj Tobago Portospeno
Tunizio Tunizo
Turkio Ankaro
Turkmenio Aŝĥabado
Tuvalo Funafutio
Ugando Kampalo
Ukrainio Kievo
Urugvajo Montevideo
Usono Vaŝingtono
Uzbekio Taŝkento
Vanuatuo Portvilao
Venezuelo Karakaso
Vjetnamio Hanojo
Zambio Lusako
Zimbabvo Hararo

Teritorioj Dependantaj de Aŭstralio

Kokosinsuloj Pulopanjango
Herda kaj Makdonaldaj Insuloj
Kristnaskinsulo Setlemento
Norfolkinsulo Kingstono

Teritorioj Dependantaj de Britio

Anglio Londono
Skotlando Edinburgo
Kimrio Cardiff
Nord-Irlando Belfasto

Krondependaĵoj de la Brita Monarkio

Aldernejo Sankt-Ano
Gernezejo Sankt-Petro-Porto
Hermo
Ĵerzejo Sankt-Heliero
Manksinsulo Duglaso
Sarko

Britaj Transmaraj Teritorioj

Akrotiro kaj Dekelio Episkopo Kantonmento
Angvilo La-Valo
Ascensiono Ĝorĝtaŭno
Bermudo Hamiltono
Brita Antarkta Teritorio Rotero
Brita Hindoceana Teritorio Kampo Justico
Britaj Virgulinsuloj Rod-Taŭno
Ĝibraltaro Ĝibraltaro
Falklandoj Stanlejo
Kejmanoj Georgurbo
Moncerato Bradeso (eks. Plimuto)
Pitkarna Insularo Adamstaŭno
Sankta Heleno Ĵamestaŭno
Sud-Georgio kaj Sud-Sandviĉinsuloj Pinto de Reĝo Edvardo
Tristano-da-Kuno Edinburgo de la Sep Oceanoj
Turkoj kaj Kajkoj Kokborno

Teritorioj Dependantaj de Ĉinio

Honkongo Kaŭluno
Makao Makao

Teritorioj Dependantaj de Danio

Ferooj Torhaveno
Gronlando Nuko

Teritorioj Dependantaj de Francio

Gvadelupo Bas-Tero
Franca Gviano Kajeno
Majoto Mamutĝo
Martiniko Fordefranco
Nov-Kaledonio Numeo
Polinezio Franca Papeto
Reunio Sankta Deniso
Sankta Bartolomeo Gustavia
Sankta-Marteno Marigo
Sankta-Pjero kaj Mikelono Sankta-Pjero
(Francaj) Sudaj Teritorioj Saint-Pierre, Reunio
Valiso kaj Futuno Mata-Uto

Teritorioj Dependantaj de Hispanio

Kanarioj La-Palmoj, Sankta-Cruzo

Teritorioj Dependantaj de Nederlando

Arubo Oranjestado
Kariba Nederlando Bonaire
Kuracao Vilemstado
Sent-Martino Filipsburgo

Teritorioj Dependantaj de Norvegio

Buvetinsulo
Svalbardo kaj Jan-Majen-Insulo Longjarurbo

Teritorioj Dependantaj de Nov-Zelando

Kukinsuloj Avaruo
Niuo Alofo
Tokelao Fakaofo

Teritorioj Dependantaj de Portugalio

Madejro Funĉalo

Teritorioj Dependantaj de Tanzanio

Zanzibaro Zanzibarurbo

Teritorioj Dependantaj de Usono

Gvamo Agano
Jonstonatolo
Midvejinsuloj
Nord-Marianoj Saipano
Puerto-Riko San-Juano
Usona Samoo Pagopago
Usonaj Virgulinsuloj Ĉarlotamilio
Vejkinsulo

Aliaj Ŝtatoj, aŭ Partoj de Aliaj Ŝtatoj (Outros Estados)

Ŝtatoj kiuj estas ne anoj en la Unuiĝintaj Nacioj, aŭ kies statuso estas kontestita. (Estados que não são membros da Organização das Nações Unidas, ou cujo estado é disputado).

Abĥazio Suĥumo
Ĉednistrio Tiraspolo
Gagaŭzio Komrato
Kosovo Priŝtino
Naĥiĉevano Naĥiĉevano
Norda Kipro Nikozio
Palestino Ramalaĥo
Respubliko Montara Karabaĥo Stepanakerto
Saharo Okcidenta Ajuno
Sankta Monto Atos Karieso
Somalilando Hargejso
Sud-Osetio Cĥinvalo
Tajvano Tajpeo
Vatikano (Apostola Seĝo) Vatikanurbo

Ameriko (América)

Argentino (Argentina)
En 1526 la itala esploristo Giovanni Caboto esploris la elfluejon de la rivero Paranao. Laŭ la opinio de tiu vojaĝanto ĉi tiu rivero fluis sur teritorio riĉa je arĝento. Pro tio ĝi estis nomita Río de la Plata (hispane río – rivero; plata – arĝento). Pli poste la nomo estis disvastigita sur la tuta lando, tamen laŭ la latina formo – argentum.

Bolivio (Bolívia)
Estis nomita laŭ la nomo de Sudamerika batalanto por sendependeco, Simón Bolívar.

Brazilo (Brasil)
La nomo estas donita pro la abundo de la multekostaj specoj de arboj kiu havas ruĝan lignon, kio en la lingvo de aborigenaj indianoj nomas Ibirapitanga kaj porgalanoj nomis Pau-Brasil, tiu estas, “Ligno Ruĝa kiel Fajro”.

Ekvadoro (Equador)
Landan teritorion trapasas la ekvatoro, de kie devenas la landnomo.

Haitio (Haiti)
En la lingvo de la karibaj indianoj haiti signifas “montara”.

Honduro (Honduras)
Estis malkovrita de Kolumbo en 1502. Hispane Hondura signifas ‘profundeco’, ĉar ĉe la bordoj de la lando, la akvo estas tre profunda.

Kanado (Canadá)
La nomo verŝajne devenas el kanata, kiu en la lingvo de la hurona tribo de indianoj signifas “vilaĝo”.

Kolombio (Colômbia)
La lando estis nomita pro Kolumbo.

Kostariko (Costa Rica)
Hispane Costa Rica signifas “riĉa bordo”.

Panamo (Panamá)
Origine ĉi tie estis indiana fiŝista vilaĝo, Panama, kies nomo signifas “multe da fiŝoj”. Moderna Panamo estis fondita en 1519 de la hispana soldato Pedro Arias Dávila.

Peruo (Perú)
La haipanaj soldatoj antikve nominejis Birú [biru] aŭ Berú [beru] al lando el sudo la Panamo.

Puerto-Riko (Porto Rico)
La origina setlejo de San-Juan estis fondita en 1508 sur la ĉefinsulo, sed en 1521 la nomo estis movita al la du najbaraj rokaj insuletoj. La setlejo unue nomiĝis Puerto Rico, t.e. “Riĉa Haveno”, kaj la ĉeflando – Juan Bautista (aŭ Johano la Baptisto). Post jarcentoj la du lokoj interŝanĝis siajn nomojn.

Usono (Estados Unidos)
La angla mallongigo USA devenas de la nuna ŝtatnomo United States of America (“Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko”), dum la Esperanta nomo devenas de antaŭe iafoje uzata varianto de tiu nomo United States of North America (“Unuiĝintaj Ŝtatoj de Norda Ameriko”). Efektive la Esperantan nomon inspiris provoj enuzigi la vorton Usonian anstataŭ American (= “Usonano”) en la anglan lingvon komence de la 19a jc.

Venezuelo (Venezuela)
La nomo estis donita de la hispana ekspedicio de Alonso de Ojeda en la 15-a jarcento. Ekvidante pitoreskan vilaĝon ĉe la golfo Maracaibo, la alvenintoj nomis ĝin Venezuela, t.e. malgranda Venecio (i.a la ekspedicion partoprenis ankaŭ Amerigo Vespucci).

Eŭropo (Europa)

Albanio (Albânia)
En la lingvo de praloĝantoj de Mediteraneo alb/alp estas “montaro”. La nacilingva nomo – Shqipëria signifas “aglo”. Laŭ alia vidpunkto ĝi devenas de latina radiko albus – “blanka”, tiamaniere Albania estas “blanka lando”.

Andoro (Andorra)
Laŭ oficiala vidpunkto, la landnomo estis ricevita per la kunfandiĝo de du iberaj vortoj: ando – “supra” kaj ore – “fero”. Efektive, la lando estas riĉa je fero. Alia versio klarigas ĝin per keltaj vortoj: an – “blovi” kaj dor – “pordo”, kaj tiu lastas versio estas verŝajne la vera.

Aŭstrio (Áustria)
Malnova germana nomo estas Ostarrichi, kiu signifas “orienta lando”. De tie devenis la nunaj nomoj: Österreich – germane, kaj Austria – latine.

Belarusio (Belarus)
Signifas ‘blanka Rusio’.

Belgio (Bélgica)
Signifas “Lando de Belgoj”, kelta popolo konata per skriboj de Cezaro.

Britio (Grã-Bretanha)
Devenas de la tribonomo “britoj”.

Bulgario (Bulgária)
Devenas de la tribnomo “bulgaroj”.

Ĉeĥio (República Tcheca)
En la teritorio de la nuna Ĉeĥio de la 2a jc a.K. ekloĝis keltaj triboj de Boja. De tie venas latina nomo de la lando Bohemia kaj germana Böhmen. Mem la loĝantoj nomas ĝin Cechy.

Danio (Dinamarca)
Estis nomita laŭ ĝermana tribo la danoj. La dana Danmark prae signifis “lim-kampo de la Danoj”, do vere nomi nur Jutlandon.

Estonio (Estônia)
La indiĝenoj de tiu ĉi lando nomis sin kampuloj, la nomoj “estono” (esthes, aist) kaj “Estonio” (Eistland, Astland) devenas de antikvaj germanoj. La unua mencio pri la nomo Aestii apartenas al romana kronikisto Tacito en 100 a.K., kiu priskribis tribojn loĝantajn oriente de la ĝermanaj triboj. Aliaj diras, ke la nomo devenas de litova rivero. Skandinavaj sagaoj scias pri Estland kaj Eisr, kaj latinaj kronikoj rakontas pri Estia, Hestia, Estonia.

Finnlando (Finlândia)
En la finna lingvo Suomi. Vorton parencan al Suomi oni uzas ankaŭ en la lingvoj estona, latva kaj litova, dum en plimulto de aliaj lingvoj estas uzata vorto kun radiko simila al fin.

Estas diversaj hipotezoj pri deveno de la vorto Suomi, kiu origine signifis la sudokcidentan parton de la nuna Finnlando aŭ ties loĝanton. Oni vidis ĝian similecon ekz. al la finnaj vortoj suo ‘marĉo’ kaj suomu ‘skvamo’. Tiajn rilatojn oni pravigis ankaŭ per la simileco de finn al kelkaj hindeŭropaj, similsignifaj vortoj: ekz. la anglaj fen ‘akvokovrita tero, speco de marĉo’ kaj fin ‘naĝilo’ (kiun oni povas iel rilatigi al fiŝaj skvamoj).

Pli kredinda estas la hipotezo, ke la finnaj vortoj Suomi kaj Häme (unu historia provinco de Finnlando) kaj ankaŭ la vorto saami ‘sameo, lapono’ kaj ties variantoj, ĉiuj havas saman devenon. Ili originas en iu prabalta lingvo, kie la pravorto estis zeme aŭ ĵeme ‘tero malalta’. La diversaj nuntempaj formoj rezultas el regulaj sonŝanĝoj en interlingvaj pruntoj kaj repruntoj, kiuj okazadis dum jarmiloj. La origino de Suomi do troviĝas en hindeŭropa vorto, kiu signifis simple (specon de) tero. Parencoj de la pravorto ĵeme estas ekz. la nuntempa rusa zemlja aŭ la latina humus (kaj do niaj humo kaj humila estas kuzoj de Suomi).

Francio (França)
La landnomo devenas de la frankoj, unuiĝo de ĝermanaj triboj, kiuj konkeris Gaŭlion (la antikvan Francion). Malsamaj nomoj por Francio estas: Gallia (greka), Francogallia (latina), Fagguo (ĉina), Ranska (finna), Tsarf (juda), Valland (malnov-norvega), Bro-C’hall (bretona), Perancis (indonezia), Ufaransa (svahila).

Germanio (Alemanha)

Grekio (Grécia)
De Graeci, la latina nomo de tribo (graioi), kiuj loĝis en Italio en la 8a jc a.K. Poste tiel estis nomita la tuta helena popolo. La greka nomo Ellas, Ellada devenas de hellenes, komuna nomo de grekaj triboj, kiu siavice devenas de unu praulo Helene.

Hispanio (Espanha)
Ŝajnas, ke la nomo devenas de semida vorto span, signifanta ‘kaŝita’.

Hungario (Hungria)
Hungare – Magyarország, lando de la hungaroj (madjaroj). Alilingvaj nomoj devenas de la tribnomo ugroj: Wegry (pola), Vengrija (rusa), Uhorŝĉina (ukrajna), Hungaria (latina), k.c.

Antaŭ la jaro 220 Hungari estis granda federacio vivinta en Norda Ĉinio. La vorto devenis pli frue de ĉina patrina rivero Hun, kie unue naskiĝis hun-tribo, poste la hun-tribo miksiĝis kun diversaj gentoj, kaj naskiĝis la ĉino. Post kiam Hun-anoj fuĝintaj el centra Ĉinio translokigis sin en Nordan Ĉinion. La stepa gento aldonis al hun hom-sufikson -gari (gori, guri…). Ĝis nun en Norda Ĉinio la nacieca nomo ĝenerale kunmetas la sufikson, ekz. mon-goli, viguri, taguri, manĝuri… Hun-Federacio konsistis el diversaj triboj kaj gentoj, inter kiuj estis bulgar kaj maĝar. Bulgar lasis multajn loko-nomojn en Norda Ĉinio, kaj Maĝar lasis gravan vorton Maĝar koncernanta al paŝtista vesto kaj sidilo. Ĝis nun la vorto Maĝar estas baza vorto de la ĉina lingvo, kvankam oni scias ke la vorto maĝar devenis de antikva paŝtista nacieco. Tio sugestas ke la du Bulgar kaj Maĝar estis tre gravaj en Hungar-federacio en Norda Ĉinio.

lingvistika materialo laŭ ĉina lingvo: He = rivero Hu = lago, hungaro Haj = maro Hun = akvo kun koto Hon = inundo Huan = flava (china patrina rivero estas flava) Huan Di-o = china prapatro

Ni povas supozi ke hun-tribo devenis ĉe Flava Rivero en Centra Chinio…

Irlando (Irlanda)
Devenas de gaela nomoÉire (moderna version de la malnovgaela Ériu, nomo de mita princino) kaj la ĝermana sufikxo ‘land’, pro influo de la anglo-saksoj en Irlando. La latina nomo Hibernia, kimra – Iwerddon, bretona – Iwerzhon, eble indikas pri ligoj de pra-irlandanoj kun antikva loĝantaro de Iberio, t.e. nuntempa pirenea duoninsulo.

Islando (Islândia)
La nacilingva formo Ísland (ís “glacio” + land “lando”, do “Glacilando”) estas fonto por aliaj lingvoj. Nur ĉe la antikvaj latinoj estis malsama vorto – Thule, kiu ankaŭ uziĝis pri Groenlando. Hodiaŭ Thule estas Groenlanda urbo.

Italio (Itália)
La landnomo devenas de la italikaj triboj, kies unu parto latinoj konkeris la aliajn, kaj fondis la malnovan Roman ŝtaton. Laŭ alia versio, ĝi devenas de la latina vituli (“bovidoj”), filoj de taŭra dio. Tiel estas nomita italaj triboj de la grekoj.

Kroatio (Croácia)
De la popolnomo kroatoj.

Latvio (Letônia)
Probable la prauloj de la modernaj latvoj loĝis ĉe la bordoj de la rivero Lata aŭ Leta, kiu troviĝas en ĉirkaŭaĵo de Vilniuso. Antaŭ la 19a jc la regiono nomiĝis diverse: Lettland, Lotygola, Leththia aŭ Lothwa.

Litovio (Lituânia)
Latina formo de la vorto, Lituae, unue estis uzita en kronikoj en 1009. Sciencistoj en la 16a jc asociigis la nomon kun la latina vorto litus, aŭ tuboj — ebla referenco al ligna trumpeto, per kiu ludis la litovaj triboj. Modernaj sciencistoj pensas, ke “Litovio” povas origini de la rivernomo, sed ili ne trovas sufiĉajn argumentojn por pruvi la ekziston de tiu rivero.

Luksemburgo (Luxemburgo)

Makedonio (Macedônia)
De la antikva regiono en la Balkana Duoninsulo.

Malto (Malta)
Ekzistas kelkaj versio pri la origino de la landnomo: (a) Fenicia versio: Malat – “haveno” aŭ “rifuĝejo”; (b) Greka versio: Meli – “mielo”, Melta – “abelo”; (c) Araba versio: Malta – “nuda”.

Moldavio (Moldávia)
Nacilingve – Moldova estas la nomo de granda regiono en najbara Rumanio. Iam la rumania provinco kaj la nuna respubliko Moldavio estis unu lando.

Monako (Mônaco)
Laŭ legendo la fondiĝo de la urbo kaj princlando Monako estas ligita kun la nomo de Heraklo, kiu reveninte de Hispanio decidis ripozi ĉi tie, ĉe la Lazura Bordo. Ĝi estis nomita Portus Herculis Moniechi. La lasta vorto signifas “izolita”.

Nederlando (Holanda)
La signifo de Nederlando(j) estas malalta(j) lando(j). La enloĝantoj do nomiĝas nederlandanoj kaj ne nederoj.

Norvegio (Noruega)
Nacilingvaj formoj – Norge (bokmål), Noreg (nynorsk). De la pranorvega Norvegr “Nordena Vojo” – nomo donita, verŝajne, de la danoj.

Pollando (Polônia)
Origino necerta; laŭ la plej populara teorio la nomo (pollingve: Polska) devenas de la slava gento Polanie kiu loĝis en nuntempa Grandpolio. Nomo de la gento devenas de la vorto pole (kampo, kamparo) kaj oni suspektas ke la ĉefokupo de la loĝantoj estis terkultivado aŭ ili loĝis en senarbara teritorio (kompare kun aliaj gentoj).

Laŭ alia teorio, la landon de Polanie oni nomis simple kampara lando, kaj kiel nomo restis nur adjektivo kampara (polska estas tiu malnova adjektivo).

Portugalio (Portugal)
La landnomo devenas de la urbo Porto, kies antikva latina nomo estis Portus Galle, t.e. ‘haveno de galoj’ (nomo de kelta tribo). Latinoj ĝin nomis Lusitania.

Rumanio (Romênia)
Rumanlingve – România. Devenas de “Romanio”, la Romana Imperio.

Rusio (Rússia)
Laŭ unu versio, ĝi originas de la sveda rus, kiu signifis “enloĝanto”.

San-Marino (San-marino)
La nomo devenas de la Dalmaciano Marinus, kiu forkuris de sia hejmlando, ĉar oni subpremis lin pro lia fervoro al la Kristana kredo. En la nova loko li fondis preĝejon, kaj konstruis kastelon. Pli poste la eklezio anoncis lin sanktulo: Sankta Marino.

Slovakio (Eslováquia)
Nacilingve – Slovensko, verŝajne devenas de la popolnmo “slavoj”.

Slovenio (Eslovênia)
De la popolnomo slovenoj, kiu originas de la popolnomo “slavoj”.

Svedio (Suécia)
Svedlingve – Sverige – “Regno de la Svedoj”.

Ukrainio (Ucrânia)
Nacilingve – Ukraijna; en slavaj lingvoj korespondas al “limregiono”.

Vatikano (Vaticano)
Devenas de la samnoma monteto ĉe la bordo de la rivero Tibero, kie la Papo Eŭgeno 3a konstruis palacon (1150). La nomo de la monteto originas de vaticinatio – “profetaĵo”, “antaŭdiro”.

Azio (Ásia)

Armenio (Amênia)

La diversaj formoj de la landnomo devenas de la armenaj tribnomoj – arme, hajasa kaj suhme. En la eŭropaj lingvoj – Armenia k.s., nacilingve – Hajastan.

Azerbajĝano (Azerbaijão)

n la 9a jc a.K. sur la teritorio de la lando ekzistis Romana provinco Medio Atropatena aŭ simple Atropatena, laŭ la nomo de reganto. Ĝia misformita arabigita varianto estas Adrabadan, Aderbadagan, de kie venis nuna nomo Azerbajĝan.

Bangladeŝo (Bangladesh)

Nacilingve – Bangladesh, ‘lando de la bengaloj’.

Barato (índia)

La landnomo en la hinda lingvo, kaj en multaj aliaj Barataj lingvoj, estas Bharat. Ĝi devenas de la nomo de la Arja malnovhinda tribo baratoj, kiuj en la 6a jc a.K. kreis fortan ŝtaton. Ĝia internacie pli konata nomo “Hindio” (India k.s.) devenas de la rivero Indus (Sanskrite Sindhu ).

Birmo (Birmânia)
La nacilingva nomo, Myanma, devenas de la vortoj: mien – forta kaj ma – honora.

Butano (Butão)
La nacilingva nomo estas Dzongkha aŭ Druk Yul. La tibetanoj ĝin nomas Brug (Yul), Lho Brug, Mon.

Ĉinio (China)
Tiu nomo devenas de la dinastio Cin. La ĉinoj ĝin nomas Ĉungŭo, t.e. meza(j) ŝtato(j).

Filipinoj (Filipinas)
En 1542-45 ĉi tie albordiĝis ekspedicio de la hispano R. L. Villalovos, kiu donis nomon al la insuloj laŭ honoro de la hereda princo de Hispanio, Filipo.

Indonezio (Indonésia)
La nomo estis donita de germana vojaĝanto A. Bastien en 1884. En la greka lingvo Indos Nesos signifas “Hindaj insuloj”.

Japanio (Japão)
La japana nomo Nihon (aŭ Nippon) estas skribata per 2 ĉinaj signoj, de kie la unua signifas “suno”, kaj la dua – “radiko”. De tie oni prenis la simbolesprimon por Japanio: ‘La lando de la leviĝanta suno”. Eŭropajn nomojn oni ricevis per alia elparolo de tiuj signoj, pli simila al la Ĉina lego Riben. En la korea oni legas tiujn signojn kiel Ilbon.

Kartvelio (Geórgia)
Nacilingve – Sakartvelo, t.e. lando de kartveloj, de la antikva tribnomo – kartu, kardu, ĥaldu. Malsamaj nomoj de Kartvelio.

Koreio, Sud-Koreio, Nord-Koreio (Coréia)
Devenas de la nomo de mezepoka ŝtato Koryo (935-1392). La koreaj ĝin nomas ĝin Hangug (“lando de la koreoj”), kaj ankaŭ Ĉoson (“matena beleco” aŭ “lando de matena freŝeco”), Post ekrego de la Li-dinastio ĝi estis nomita Taehan.

Laoso (Laos)
Laŭ la nomo de unu el ĉefgentoj, la laŭoj (“lao”).

Maldivoj (Maldivas)
Sanskrite: mal – mil, diva – insulo.

Mongolio (Mongólia) 
Laŭ la etnonomo mongoloj, konata laŭ ĉinaj fontoj (7-10 jc a.K.) kiel mengu, mengu-li, men-va. Aliaj nomoj: Menggu (ĉina); Sog Po, Sog Yul (tibeta); Mongoru (japana).

Nepalo (Nepal)
En la malnovhinda lingvo “lando ĉe malsupro de monto”.

Pakistano (Paquistão)
La landnomo en Urduo signifas “sankta lando”, “pura lando”.

Singapuro (Cingapura)
La landnomo en Sanskrito signifas “urbo de leono”: singha = “leono”, pore = “urbo”.

Tajlando (Tailândia)
Laŭ la nomo de la ĉefgento, la tajoj. La landnomo ŝanĝiĝis kelkfoje. De mezepoko ĝis 1939 ĝi nomiĝis Siamo (Siam, sanskrite Sayam – “malhelhaŭta”). La loĝantoj de lando mem nomis ĝin Muangtay – ‘lando de liberaj homoj’. De 1939 la oficiala nomo estas Thayland – “lando de la tajoj”. La vorto Thay signifas “libera”.

Vjetnamio (Vietnã)
La vorto viet estas vjetnama prononco de ĉina signo, kies signifoj estas “fore de”, “transiri”, “preteriri”. Tiel ĝi indikas landon fore de Ĉinio. La vorto nam signifas ‘suda’.

 

El la retejo HR Idiomas