15-a SUMIRE – Sudminasa Renkontiĝo de Esperanto – Encontro Sul Mineiro de Esperanto

En la 5-a de Novembro, okazos ĉe Kulturspaco Urca en Poços de Caldas, la 15-a eldono de la Sudminasa Renkonto de Esperanto, la tradicia SUMIRE, ĉi tiu evento estas unu la plej gravaj Esperantaj renkontiĝoj de la subŝtato Minas Gerais. 

De la 9-a matene ĝis la 4-a posttagmeze, esperantistoj de diversaj partoj de la ŝtatoj estos kune por partopreni en prelegoj, babili kaj ĉeesti en Esperanta etoso. 

La  Kulturspaco Urca estas ĉe la placo Getúlio Vargas, en la centra parto de la bela kaj turisma urbo Poços de Caldas. 

Aliĝo: bit.ly/sumire2023

SUBTENA KAMPANJO AL AMBASADEJO 2024 – CAMPANHA DE APOIO À EMBAIXADA 2024

Helpu nin helpi la regionan movadon!

10-a datreveno de Esperanta Ambasadejo

Ni malfermas hodiaŭ, nia subtena kampanjo por la jaro 2024, ni sendos nur la donacetojn al tiuj kiuj kunlaboros je R$ 100,00 aŭ pli, bedaŭrinde la alta kosto de la sendaĵoj per la nacia poŝta servo, malpermesas al ni sendi la pakaĵojn al ĉiuj. Oni nur sendos la pakaĵojn al la anoj kiuj loĝas en Brazilo.

La donacoj por 2024 estos 1 dekoracia ŝildo, la tradicia murkalendaro kaj kelkaj pliaj surprizo-donacoj (glumarkoj, butonoj, skribujo, ktp…). Ĉiuj subtenantoj partoprenos en la lotumado dum 2024. La temo por 2024 estas: – 10 jaroj, kune ni Esperantigos nian regionon.

En 2023, danke al ĉiujaraj kotizoj kaj donacoj faritaj de niaj subtenantoj, ni povis disvastigi Esperanton en pluraj kampoj, ni publikigis en lokaj ĵurnaloj, persone disvastigis en edukaj institucioj, starigis menciojn pri la lingvo en la ĉefaj lokaj radioj kaj ĉe pere de niaj projektoj ni vidigis Esperanton al multaj homoj. Nun ni estas oficiale agnoskita de sekretario pri kulturo de Poŭzalegro, tiamaniere ni okazigas bazajn kursojn ĉe la kultura centro de nia urbo tute apogita de tiu ĉi urba sekretario.

Gravas rememori, ĉiuj mono-subtenantoj de la Ambasadejo havas senpagan aliron al nia reta dosierujo kiu estas plenaj je Esperanto-materialoj, krom rabatoj en nia vendejo Sekreta Frataro.

Nia Paypal konto estas: presidigital@gmail.com
Nia PIX-konto estas: esperanton@gmail.com aŭ (35) 99962-0091

Reta ligilo por la aliĝo: //linguainternacional.org/filiacao/