13-a Datreveno de Esperanta Ambasadejo

Hodiaŭ ni festas la 13-an datrevenon de Esperanta Ambasadejo, institucio naskiĝinta el la revo konstrui mondon pli justan, solidaran kaj interkompreniĝeman per Esperanto.

Ekde nia fondiĝo en 2013, ni transformas idealojn en konkretajn agojn. Kursoj, kulturaj renkontiĝoj, libroj, ekspozicioj, edukaj projektoj kaj dulingvaj informŝildoj estas nur kelkaj el la fruktoj de nia sindediĉo al la internacia lingvo.

Dum tiuj 13 jaroj ni superis malfacilaĵojn, kreis novajn ŝancojn, ricevis gravajn rekonojn kaj montris, ke Esperanto povas okupi realan kaj signifan lokon en la socio.

Ĉiu atingo estas frukto de la laboro, malavareco kaj entuziasmo de homoj, kiuj kredas je nia misio.

Ni fieras pri nia pasinteco, ĝojas pri nia nuntempo kaj rigardas la estontecon kun espero kaj renovigita sindediĉo.

Al ĉiuj, kiuj kunlaboris kaj daŭre kunlaboras kun ni, ni esprimas nian plej sinceran dankon!

Vivu longe Esperanta Ambasadejo!

13 jaroj konstruante pontojn inter homoj, kulturoj kaj popoloj.

Cifera mapo pri la infromŝildoj en Poŭzalegro

Poŭzalegro: la nura urbo en Brazilo kun dulingva signalaro en Esperanto kaj la portugala

Ni, de Esperanta Ambasadejo, kun granda fiereco publikigas la interaktivan mapon de la dulingvaj informŝildoj jam instalitaj en nia urbo. Pro ĉi tiu pionira iniciato, Poŭzalegro fariĝis la sola urbo en la tuta Brazilo, kiu disponas pri publika dulingva signalaro en Esperanto kaj la portugala.

Sur la cifereca mapo ĉiu verda markilo montras lokon, kie nia dulingva signalaro jam estas alirebla en la urbo. La ilo ebligas al loĝantoj kaj vizitantoj facile trovi ĉiujn publikajn informŝildojn, kiuj prezentas la enhavon en ambaŭ lingvoj, flanke unu de la alia.

Nia intenco: Instali pliajn dulingvajn informŝildojn

Ĉi tiu unika projekto estas daŭra klopodo de Esperanta Ambasadejo. Nia celo estas instali pliajn dulingvajn informŝildojn en aliaj partoj kaj kvartaloj de Poŭzalegro, tiel vastigante la dulingvan reton kaj plifortigante la pioniran statuson de nia urbo en la lando.

Ni invitas ĉiujn esplori la ciferecan mapon kaj akompani la sekvajn paŝojn de nia dulingva signalaro:

mallonge.net/mapo

Taça Esperanto 2026 – Pokaleto Esperanto 2026

A Taça Esperanto é um evento anual que chega à sua segunda edição com a proposta de unir esporte, cultura e integração comunitária em um dia repleto de atividades para a população de Pouso Alegre.

A principal atração será a competição de futsal Sub-12, reunindo equipes da cidade em uma grande celebração do esporte e da convivência. Além das partidas, o evento também promoverá a divulgação do Esperanto, a língua transnacional, por meio de exposições, informações e atividades de caráter cultural e educativo.

Além da organização da Associação dos Moradores de Bairro do Colina Verde e COHAB (AMBACOVER) e da Embaixada do Esperanto (Esperanta Ambasadejo), o evento conta com o apoio do Rotary E-Club Esperanto Brasil do distrito 4560.

A 2ª Taça Esperanto acontecerá no dia 12 de julho, a partir das 8h, no Complexo Esportivo do Rosão, em Pouso Alegre. Venha prestigiar os jovens atletas e conhecer mais sobre a proposta de uma língua voltada à comunicação e ao intercâmbio entre os povos.

Dia 12 será o nosso dia da ação esperantista!

La Pokaleto Esperanto estas ĉiujara evento, kiu atingas sian duan eldonon kun la propono kunigi sporton, kulturon kaj komunum-integriĝon en tago plena je aktivecoj por la loĝantaro de Poŭzalegro.

La ĉefa allogaĵo estos la futsala konkurso por Sub-12, kunigante teamojn de la urbo en granda festo de sporto kaj kunvivado. Krom la matĉoj, la evento ankaŭ celas antaŭenigi la konaton de Esperanto, la transnacia lingvo, per ekspozicioj, informoj kaj kulturaj agadoj.

Krom la organizado de la Asocio de Najbaraj Loĝantoj de Colina Verde kaj COHAB (AMBACOVER) kaj de Esperanta Ambasadejo, la evento havas la subtenon de la Rotary E-Club Esperanto Brazilo de la distrikto 4560.

La 2-a Pokaleto Esperanto okazos je la 12-a de julio, ekde la 8-a horo, en la Sporta Komplekso Rosão, en Poŭzalegro. Venu subteni la junajn sportistojn kaj konatiĝi pli pri la propono de lingvo celita al komunikado kaj interŝanĝo inter la popoloj.

Je la 12-a estos nia Ago-Tago!

Instalado de dulingvaj informŝildoj ĉe la Tribunala Lago – Instalação de sinalização bilíngue no Lago do Fórum

Esperanta Ambasadejo pretigis la instaladon de 30 informŝildojn kaj 32 informajn glumarkojn en la portugala kaj Esperanto ĉe la Tribunala Lago, en Poŭzalegro. La agado, plenumita sen ajna kosto por la urba buĝeto, integras la aron da intervenoj kiujn la institucio evoluigas en la urbo ekde 2017.

Historio kaj Efektivigo 

La projekto, memstare prizorgata de Ambasadejo, jam ampleksis diversajn lokojn de Poŭzalegro. La instalaĵoj sekvas teknikajn kriteriojn de videbleco kaj daŭripovo, prioritatante la funkciecon de la informoj en libertempaj kaj cirkulaj areoj.

Institucia Pragmatismo 

La iniciato spegulas la daŭran laboron de la Esperanta Ambasadejo por la promocio de la lingvo. Per la uzo de propraj rimedoj por la signalado de publikaj spacoj, la institucio certigas la efektivigon de siaj agadoj memstare kaj efike. La ĉeesto de la dulingvaj informŝildoj en Poŭzalegro firmigas la urbon kiel nacian referencon pri ĉi tiu formo de signalado.

A Embaixada do Esperanto concluiu a instalação de 30 placas e 32 adesivos informativos em português e esperanto no Lago do Fórum, em Pouso Alegre. A ação, realizada sem qualquer custo aos cofres municipais, integra o conjunto de intervenções que a instituição desenvolve na cidade desde 2017.

​Histórico e Execução

​O projeto, mantido de forma independente pela Embaixada, já contemplou diversos pontos de Pouso Alegre. As instalações seguem critérios técnicos de visibilidade e durabilidade, priorizando a funcionalidade das informações em áreas de lazer e circulação.

​Pragmatismo Institucional

​A iniciativa reflete o trabalho contínuo da Embaixada do Esperanto na promoção do idioma. Ao utilizar recursos próprios para a sinalização de espaços públicos, a instituição assegura a execução de suas ações de forma autônoma e eficiente. A presença das placas bilíngues em Pouso Alegre consolida o município como referência nacional nesta forma de sinalização.

Praça de Esportes Bilíngue – Dulingva Sportejo

Pouso Alegre – 20 de março 2026 – A Embaixada do Esperanto finalizou hoje mais uma ação concreta de utilidade pública, desta vez voltada à melhoria da sinalização em espaços esportivos e de convivência comunitária da Praça de Esportes Municipal Prefeito Alvarim Vieira Rios (Rosão). A iniciativa consistiu na produção e instalação de aproximadamente 130 sinalizações, entre placas e adesivos, confeccionados em ACM, utilizando tanto impressão direta quanto aplicação de adesivos de recorte, garantindo durabilidade, legibilidade e resistência às condições externas.

O projeto foi pensado para atender demandas práticas da população, facilitando a orientação em ambientes de uso coletivo e contribuindo para a organização dos espaços. Trata-se de um trabalho direto, com impacto imediato, que reforça o compromisso da Embaixada com ações que vão além da teoria e se traduzem em benefícios reais para a comunidade.

Parte fundamental dessa realização foi o apoio da empresa Renove Adesivos, que colaborou com o fornecimento de materiais utilizados na laminação das placas. Essa parceria foi decisiva para assegurar a qualidade do acabamento e a longevidade das peças instaladas.

Poŭzalegro – 20-an de Marto 2026 – Esperanta Ambasadejo pretigis hodiaŭ plian konkretan publikan utilecan agon, ĉi-foje celante la plibonigon de signado en sportaj kaj komunaj kunvivaj spacoj de la Urba Sporta Placo “Urbestro Alvarim Vieira Rios” (Rosão). La iniciato konsistis el la produktado kaj instalado de proksimume 130 signaloj, inter informŝildoj kaj glumarkoj, fabrikitaj el ACM, uzante kaj rektan presadon kaj aplikon de tranĉitaj glumarkoj, certigante daŭrecon, legeblecon kaj reziston al eksteraj kondiĉoj.

La projekto estis pensita por plenumi praktikajn postulojn de la loĝantaro, faciligante orientadon en kolektivuzaj medioj kaj kontribuante al la organizado de la spacoj. Temas pri rekta laboro, kun tuja efiko, kiu fortigas la engaĝiĝon de la Ambasado al agoj, kiuj iras preter la teorio kaj tradukiĝas en realajn avantaĝojn por la komunumo.

Grava parto de ĉi tiu realigo estis la subteno de la firmao Renove Adesivos, kiu kunlaboris provizante materialojn uzatajn por la laminado de la ŝildoj. Ĉi tiu partnereco estis decidiga por certigi la kvaliton de la finpoluro kaj la longdaŭrecon de la instalitaj pecoj.

Também é necessário registrar o apoio institucional recebido. Agradecemos ao diretor do Rosão, Guilherme, pela abertura e colaboração na viabilização das intervenções, bem como ao secretário de Esportes, Paulo Sérgio Ladeia de Castro, pelo suporte e confiança no trabalho desenvolvido.

A Embaixada do Esperanto segue atuando como agente ativo em iniciativas locais, priorizando ações úteis, de baixo custo e alto impacto, sempre com foco na melhoria prática dos espaços e serviços disponíveis à população.

Sempre destacando que se trata de um serviço oferecido gratuitamente pela Embaixada, sem qualquer impacto sobre os cofres públicos e sem geração de ônus para o orçamento oficial.

Ankaŭ estas necese registri la ricevitajn instituciajn subtenojn. Ni dankas al la direktoro de “Rosão”, Guilherme, pro la malfermo kaj kunlaboro en la ebligo de la intervenoj, same kiel al la sporta sekretario, Paulo Sérgio Ladeia de Castro, pro la subteno kaj fido al la laboro farita.

Esperanta Ambasadejo daŭre agas kiel aktiva agento en lokaj iniciatoj, prioritante utilajn, malaltkostajn kaj efikajn agojn, ĉiam fokusanta sur la praktika plibonigo de la spacoj kaj servoj disponeblaj al la loĝantaro.

Emfazante, ke temas pri servo ofertita senpage de Ambasado, sen ajna efiko sur la publikaj fondusoj kaj sen kreo de ŝarĝo por la oficiala buĝeto.