La unua urba tago de Esperanto en Poŭzalegro

Aprobita la leĝo por la urba tago de Esperanto en Poŭzalegro.

La 15-an de Decembro en Poŭzalegro unuafoje oficiale okazis la urba Tago de Esperanto. Tamen, kvankam la decido starigi tian daton en la loka kultura kalendaro evidentiĝis historia paŝo por la Movado, Esperanta Ambasadejo ne sukcesis starigi fizikan feston ĉi-foje. La dato surprizis la teamon, kiu ne havis sufiĉan tempon por adekvate prepari solenaĵojn.

Malgraŭ tio, la nova instigo al la urbo fariĝi loko kiu apogas kaj uzas Esperanton espereble alportos daŭran impulson. Inter la membroj de Ambasadejo jam cirkulas planoj por la venonta jaro: ili deziras realigi grandan “ago-tagon”, plenan je diversaj aktivadoj, por montri Esperanton al la ĝenerala publiko, disvastigi ĝian kulturon kaj stimuli la homojn lerni kaj uzi la lingvon. Estonte, la loka komunumo ricevos ne nur oficialan daton en la jaro, sed ankaŭ veran spacon por internacia kunlaboro, reciproka kompreniĝo kaj interlingva dialogo.

Leave a Comment