La Sudminasa Renkontiĝo de Esperanto festis la internacian lingvon per prelegoj, muziko, turismo, kino kaj momentoj de kunestado.
San-Loŭrenso, en la sudo de Minas-Ĝerajso, estis la scenejo de la 18-a SUMIRE —Sudminasa Renkontiĝo de Esperanto, okazinta sabate, la 21-an de novembro. La evento kunigis 23 partoprenantojn el 11 urboj: Poŭzalegro, San-Loŭrenso, Poços de Caldas, Belo Horizonte, Itaĵubao, Iljabelo, São José dos Campos, Paŭlinjo, Sapucaí-Mirim, Divinopolo kaj Maĉado.
Dum la tuta tago, la Parko de la Akvoj kaj la universitata centro de UNIS en San-Loŭrenso gastigis multfacetan programon, kiu kunigis kulturajn, edukajn, artajn kaj turismajn agadojn, denove atentigante pri la graveco de SUMIRE kiel spaco por interkonatiĝo kaj fortigo de la esperantista movado.
La programo komenciĝis en la tradicia Parko de la Akvoj, kie la partoprenantoj faris gvidatan promenadon en Esperanto, kondukitan de Wilian Gomes. La agado proponis apartan okazon konatiĝi kun unu el la ĉefaj turismaj vidindaĵoj de la urbo, samtempe ebligante al la partoprenantoj praktiki la lingvon en malstreĉa kaj kunesteca etoso.
Posttagmeze la agadoj daŭris en la centro de UNIS, kun kultura malfermo farita de la bando HitBox. La prezento alportis agrablan surprizon: krom la kutima repertuaro, la muzikistoj ankaŭ prezentis kantojn en Esperanto, montrante ke la internacia lingvo trovas lokon en la plej diversaj artaj manifestiĝoj.
Unu el la plej atenditaj momentoj estis la antaŭpremiero de la dokumenta filmo Memoro kaj Revo, kiu vekis la intereson de la partoprenantoj kaj proponis okazon konatiĝi kun aŭdvidaĵo rilata al la memoro kaj la idealoj kiuj movas la esperantistan komunumon.
Inter la prezentaĵoj kaj prelegoj, aparte elstaris la kontribuo de James Piton, kiu traktis la temon “La cenzuro kaj Esperanto”, alportante pripenson pri la rilato inter la internacia lingvo, la esprimlibereco kaj la mekanismoj de cenzuro.
Alia elstaraĵo estis la ekspozicio organizita de Rafael Augusto, kunigante poŝtmarkojn kaj tiel nomatajn cinderelajn poŝtmarkojn rilatajn al Esperanto. La ekspozicio prezentis interesan tranĉon de la historio de la internacia lingvo pere de filatelio, montrante kiel la esperantista movado ankaŭ reprezentis sin en grafikaj kaj kolekteblaj materialoj.
La tradiciaj prelegoj kompletigis la programon, proponante momentojn de lernado, sperto-interŝanĝo kaj pripenso pri diversaj aspektoj de la lingvo kaj de la esperantista kulturo.
Pli ol la oficiala programo
Partikule interesa aspekto de ĉi tiu eldono estis la okazigo de promenoj kaj agadoj antaŭ kaj post la renkontiĝo. Kvankam ili ne estis parto de la oficiala programo, tiuj momentoj transformiĝis en tre fruktodonan kaj amuzan etendaĵon de SUMIRE.
La neformalaj renkontiĝoj, la promenoj, la babiloj kaj la okazo pli bone koni la regionon kontribuis al la fortigo de amikecaj ligoj inter la partoprenantoj. Ja unu el la plej belaj trajtoj de la esperantista movado estas ĝuste la eblo starigi homajn konektojn, kiuj transpasas geografiajn kaj kulturajn limojn.
Tiuj paralelaj agadoj montris, ke SUMIRE ne limiĝas al la horoj rezervitaj al prelegoj kaj prezentoj. La kunvivado estas esenca parto de la sperto, kaj ofte ĝuste la spontanoj momentoj restas inter la plej karaj memoraĵoj de renkontiĝo.
Daŭranta tradicio
Alveni al la 18-a eldono reprezentas gravan atingon por la suda-mina esperantista movado. Ekde sia kreo en 2005, SUMIRE kontribuas al proksimigo de homoj, instigas al la lernado de Esperanto kaj tenas vivan kontaktreton, kiu ampleksas diversajn urbojn kaj regionojn.
La eldono de San-Loŭrenso montris denove, ke Esperanto estas multe pli ol nur lingvo: ĝi estas ankaŭ okazo por renkontiĝo, kultura interŝanĝo, amikeco kaj komuna konstruado.
La fermo estis markita per la anonco de la sekva eldono, kiu jam havas difinitan celurbon: la 19-a SUMIRE okazos la 14-an de novembro 2027, en Itaĵubao, Minas-Ĝerajso.
La organizantoj dankas ĉiujn partoprenantojn, prelegantojn, kunlaborantojn, subtenantojn kaj partnerojn, kiuj kontribuis al la realigo de ĉi tiu renkontiĝo.
Ĝis la venonta SUMIRE!
Pliaj informoj, programo kaj registraĵoj de la renkontiĝo:
https://linguainternacional.org/sumire


