13-a Datreveno de Esperanta Ambasadejo

Hodiaŭ ni festas la 13-an datrevenon de Esperanta Ambasadejo, institucio naskiĝinta el la revo konstrui mondon pli justan, solidaran kaj interkompreniĝeman per Esperanto.

Ekde nia fondiĝo en 2013, ni transformas idealojn en konkretajn agojn. Kursoj, kulturaj renkontiĝoj, libroj, ekspozicioj, edukaj projektoj kaj dulingvaj informŝildoj estas nur kelkaj el la fruktoj de nia sindediĉo al la internacia lingvo.

Dum tiuj 13 jaroj ni superis malfacilaĵojn, kreis novajn ŝancojn, ricevis gravajn rekonojn kaj montris, ke Esperanto povas okupi realan kaj signifan lokon en la socio.

Ĉiu atingo estas frukto de la laboro, malavareco kaj entuziasmo de homoj, kiuj kredas je nia misio.

Ni fieras pri nia pasinteco, ĝojas pri nia nuntempo kaj rigardas la estontecon kun espero kaj renovigita sindediĉo.

Al ĉiuj, kiuj kunlaboris kaj daŭre kunlaboras kun ni, ni esprimas nian plej sinceran dankon!

Vivu longe Esperanta Ambasadejo!

13 jaroj konstruante pontojn inter homoj, kulturoj kaj popoloj.

Esperanta Ambasadejo kaj Rotary E-Klubo Esperanto Brasil oficialigas memorandon pri kunlaboro kaj amikeco

La 26-an de oktobro 2026, Esperanta Ambasadejo de Pouso Alegre kaj Rotary E-Klubo Esperanto Brasil oficialigis Memorandon pri Kunlaboro kaj Amikeco, dokumenton kiu atestas la amikajn rilatojn kaj la reciprokan engaĝiĝon inter la du institucioj.

La memorando reprezentas gravan simbolan paŝon en la historio de la rilatoj inter la du organizaĵoj, kiuj dum la jaroj konstruis partnerecon bazitan sur fido, reciproka respekto kaj komunaj valoroj.

Ambaŭ institucioj dividas idealojn kiel paco, edukado, frateco, volontulado kaj la antaŭenigo de la internacia lingvo Esperanto. Tiuj principoj formas solidan fundamenton por kunlaboro celanta kontribui al la bonfarto de la komunumo kaj al la disvolviĝo de la Esperanto-movado.

La dokumento rekonas, ke tiu partnereco evoluis nature kaj spontane, per amikeco, dialogo kaj komuna engaĝiĝo. Ĝi ankaŭ esprimas la deziron konservi kaj plifortigi tiujn rilatojn, favorante la interŝanĝon de spertoj, la reciprokan subtenon kaj la realigon de estontaj komunaj iniciatoj.

Amikeco kiel fundamento de kunlaboro

Pli ol formala dokumento, la memorando simbolas la konvinkon, ke daŭripova kunlaboro inter institucioj naskiĝas el homaj rilatoj, reciproka konfido kaj respekto al komunaj idealoj.

Esperanta Ambasadejo, dediĉita al edukado, kulturo kaj la disvastigo de Esperanto, kaj la Rotary E-Klubo Esperanto Brasil, kiu kunigas la valorojn de rotaria servado kaj internacia amikeco, vidas en tiu proksimiĝo novajn eblojn por kune kontribui al la socio.

La memorando estis subskribita ciferece de Fábio Silva, direktoro de Esperanta Ambasadejo, kaj Emerson Werneck, prezidanto de Rotary E-Klubo Esperanto Brasil por la rotaria jaro 2026–2027.

Per tiu dokumento, ambaŭ institucioj reasertas sian amikecon kaj sian komunan volon daŭrigi kunlaboron en spirito de solidareco, frateco kaj internacia interkompreniĝo.

La subskribo de la memorando ne nur registras jam ekzistantan amikecon, sed ankaŭ simbolas la deziron, ke tiu amikeco daŭre kresku kaj donu novajn fruktojn por la Esperanto-movado kaj la loka kaj internacia komunumo.

Cifera mapo pri la infromŝildoj en Poŭzalegro

Poŭzalegro: la nura urbo en Brazilo kun dulingva signalaro en Esperanto kaj la portugala

Ni, de Esperanta Ambasadejo, kun granda fiereco publikigas la interaktivan mapon de la dulingvaj informŝildoj jam instalitaj en nia urbo. Pro ĉi tiu pionira iniciato, Poŭzalegro fariĝis la sola urbo en la tuta Brazilo, kiu disponas pri publika dulingva signalaro en Esperanto kaj la portugala.

Sur la cifereca mapo ĉiu verda markilo montras lokon, kie nia dulingva signalaro jam estas alirebla en la urbo. La ilo ebligas al loĝantoj kaj vizitantoj facile trovi ĉiujn publikajn informŝildojn, kiuj prezentas la enhavon en ambaŭ lingvoj, flanke unu de la alia.

Nia intenco: Instali pliajn dulingvajn informŝildojn

Ĉi tiu unika projekto estas daŭra klopodo de Esperanta Ambasadejo. Nia celo estas instali pliajn dulingvajn informŝildojn en aliaj partoj kaj kvartaloj de Poŭzalegro, tiel vastigante la dulingvan reton kaj plifortigante la pioniran statuson de nia urbo en la lando.

Ni invitas ĉiujn esplori la ciferecan mapon kaj akompani la sekvajn paŝojn de nia dulingva signalaro:

mallonge.net/mapo

Walter Francini en Poŭzalegro

La semo plantita de Walter Francini en Poŭzalegro

En 1987, Poŭzalegro ricevis la viziton de la verkisto kaj esperantisto Walter Francini. Dum lia restado en la urbo, li faris prelegon pri Esperanto kaj ankaŭ donis intervjuon al la radio “Rádio Difusora AM”. En ambaŭ okazoj li reliefigis trajton, kiu iĝus aparte signifa kun la paso de la jaroj: Poŭzalegro estas fekunda tero por Esperanto.

En tiu momento eble neniu povus imagi la estontan signifon de liaj vortoj.

Dek kvar jarojn poste, en 2001, la esperantista movado ekfloris en la urbo pli konkrete. Ni ne povas aserti, ke tiu evoluo estis rekte kaŭzita de la vizito de Francini, sed la historia koincido estas signifa: tiu tero, kiun li konsideris fekunda, montris, post jaroj, ke ĝi vere havis kondiĉojn por la ekfloro de Esperanto.

La historio povas esti rigardata kiel metaforo: en 1987 Francini plantis semon; en 2001 ĝi komencis ĝermi; kaj hodiaŭ novaj homoj daŭre kultivas tiun terenon.

Esperanta Ambasadejo en Poŭzalegro reprezentas plian ĉapitron de tiu ĉi vojo. Per tio, ke ĝi antaŭenigas la lingvon, organizas agadojn kaj proksimigas la urbon al la monda esperantista komunumo, ĝi vivtenas historion, kiu komenciĝis antaŭ jardekoj.

La vizito de Francini memorigas nin, ke ne ĉiam tiu, kiu plantas semon, sukcesas atesti ĝiajn fruktojn. Kelkaj ideoj bezonas tempon por ĝermi.

En 1987 Walter Francini diris, ke Poŭzalegro estas fekunda tero por Esperanto. Ŝajnas, ke la historio konfirmis lian intuicion.

Kaj la tero ankoraŭ restas fekunda.

FRANCINI, Walter. “Pouso Alegre é terreno produtivo”. Folha Espírita, São Paulo, nov. 1987, seção “Notícias do Esperanto”.

La Suda Reto: La Verda Movado en Passos, Varginha, Lavras kaj Três Corações

Kiam ni rigardas la historion de la Esperanto-movado en la sudminasa regiono, oni ofte memoras la postajn jarojn — ekzemple la naskiĝon de la Esperanto-movado en Poŭzalegro en 2001 kaj la starigon de la Esperanta Ambasadejo en 2013. Sed jam en la 1990-aj jaroj la regiono travivis gravan fazon de formala organizado, kiu kulminis per la fondo de la Asocio Sud-Minasa de Esperanto (ASUME) en Passos, oficiale konstituita la 5-an de februaro 1997.

Tio ne estis nur loka iniciato, sed vera regiona reto. La ĉefaj urboj, kiuj formis la kernon kaj partoprenis aktive en la agadoj de ASUME, estis:

  • Passos: la sidejo kaj motoro de la asocio, kiu prizorgis la oficialajn registrojn, kunvenojn kaj gvidis la iniciatojn de la tiama movado.
  • Varginha: grava punkto en la sudo de la subŝtato, kies esperantistoj alportis forton, kontaktojn kaj aktivan partoprenon al la regionaj projektoj.
  • Lavras: tradicia universitata urbo, kiu kontribuis per sia kultura kaj akademia dinamiko al la disvastigo de la internacia lingvo.
  • Três Corações: urbo, kiu same integriĝis en tiun geografian kaj ideologian akson, certigante, ke la idealoj de Zamenhof disvastiĝu tra la tuta regiono.

Per kursoj, renkontiĝoj, eventoj, interŝanĝoj kaj daŭra kunlaboro inter tiuj kvar urboj, la esperantistoj de tiu epoko pruvis, ke la internacia lingvo havas profundajn radikojn en la interna parto de Minas-Ĝerajso. La heredaĵo de ASUME kaj tiu interurba reto restas brila ekzemplo de amikeco kaj organiziteco por ni hodiaŭ.