Taça Esperanto 2026 – Pokaleto Esperanto 2026

A Taça Esperanto é um evento anual que chega à sua segunda edição com a proposta de unir esporte, cultura e integração comunitária em um dia repleto de atividades para a população de Pouso Alegre.

A principal atração será a competição de futsal Sub-12, reunindo equipes da cidade em uma grande celebração do esporte e da convivência. Além das partidas, o evento também promoverá a divulgação do Esperanto, a língua transnacional, por meio de exposições, informações e atividades de caráter cultural e educativo.

Além da organização da Associação dos Moradores de Bairro do Colina Verde e COHAB (AMBACOVER) e da Embaixada do Esperanto (Esperanta Ambasadejo), o evento conta com o apoio do Rotary E-Club Esperanto Brasil do distrito 4560.

A 2ª Taça Esperanto acontecerá no dia 12 de julho, a partir das 8h, no Complexo Esportivo do Rosão, em Pouso Alegre. Venha prestigiar os jovens atletas e conhecer mais sobre a proposta de uma língua voltada à comunicação e ao intercâmbio entre os povos.

Dia 12 será o nosso dia da ação esperantista!

La Pokaleto Esperanto estas ĉiujara evento, kiu atingas sian duan eldonon kun la propono kunigi sporton, kulturon kaj komunum-integriĝon en tago plena je aktivecoj por la loĝantaro de Poŭzalegro.

La ĉefa allogaĵo estos la futsala konkurso por Sub-12, kunigante teamojn de la urbo en granda festo de sporto kaj kunvivado. Krom la matĉoj, la evento ankaŭ celas antaŭenigi la konaton de Esperanto, la transnacia lingvo, per ekspozicioj, informoj kaj kulturaj agadoj.

Krom la organizado de la Asocio de Najbaraj Loĝantoj de Colina Verde kaj COHAB (AMBACOVER) kaj de Esperanta Ambasadejo, la evento havas la subtenon de la Rotary E-Club Esperanto Brazilo de la distrikto 4560.

La 2-a Pokaleto Esperanto okazos je la 12-a de julio, ekde la 8-a horo, en la Sporta Komplekso Rosão, en Poŭzalegro. Venu subteni la junajn sportistojn kaj konatiĝi pli pri la propono de lingvo celita al komunikado kaj interŝanĝo inter la popoloj.

Je la 12-a estos nia Ago-Tago!

Strategia Kunlaboro: UEA kaj Esperanta Ambasadejo Fortigas la Movadon

"Ambasadejo laboras por informado, instalante dulingvajn ŝildojn tra la urbo kaj ankaŭ tion UEA fiere subtenas.”
Fernando Maia
Prezidanto UEA

Strategia Kunlaboro: UEA kaj Esperanta Ambasadejo Fortigas la Movadon

La partnereco inter Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj la Esperanta Ambasadejo fariĝis unu el la plej viglaj ekzemploj de institucia kunlaboro en nia komunumo. Tiu ĉi rilato ne baziĝas nur sur komunaj idealoj, sed sur konkretaj agoj, kiuj stimulas la lokan kaj virtualan agadon de esperantistoj.

Kultura Heredaĵo: La Dokumentfilmo en suda parto de la ŝtato Minaso

Unu el la plej signifaj atingoj de tiu ĉi subteno estas la kreado de la dokumentfilmo pri la 25-jara historio de la Esperanto-movado en suda parto de la ŝtato Minaso (Minas Gerais, Brazilo).

Per rekta monsubteno de UEA, eblis dokumenti la vojaĝon, la defiojn kaj la triumfojn de la lokaj aktivuloj dum la lastaj du jardekoj kaj duono. Tiu ĉi filmo ne estas nur historia registro, sed:

  • Inspira ilo por novaj esperantistoj en la regiono.
  • Atesto pri la vivanteco de la lingvo en landinternaj regionoj.
  • Dankesprimon al tiuj, kiuj konstruis la movadon en Suda Minaso ekde la komenco.

Konstanta Subteno kaj Senpaga Partopreno

Ekde 2024, UEA integris la Esperantan Ambasadejon en sia financa plano de subtenoj, rekonante ĝian valoron kiel platformon por novaj projektoj. Ĉi tiu monsubteno estas fundamenta por la stabileco de la institucio.

Krome, UEA rekonas la gravan laboron de la anoj de Ambasadejo per ekskluzivaj avantaĝoj:

  • Senpaga aliĝo al Virtualaj Kongresoj: La anoj de la Ambasadejo estis invititaj partopreni senpage en la VK de 2024 kaj 2025 kaj jam havas la saman inviton por la VK de 2026.
  • Aliro al la Reto: Tiu ĉi partopreno permesas al lokaj aktivuloj konektiĝi kun mondfamaj fakuloj kaj partopreni en altnivelaj prelegoj sen financa ŝarĝo.

Kial tiu ĉi apogo estas “Gravega Afero”?

Por institucio kiel la Esperanta Ambasadejo, havi la apogon de UEA estas decida faktoro pro pluraj kialoj:

  1. Stimulado de Kreivo: Kiam la financa bazo estas certigita (kiel en la kazo de la dokumentfilmo), la gvidantoj povas fokusiĝi pri la kvalito de la enhavo kaj ne nur pri la serĉado de rimedoj.
  2. Institucia Kredindeco: Esti partnero de UEA malfermas pordojn al aliaj lokaj institucioj, registaroj kaj neregistaraj organizaĵoj, kiuj vidas la Ambasadejon kiel seriozan kaj rekonitan aktoron.
  3. Kuraĝigo de la Membraro: Scii, ke la plej granda Esperanto-organizo en la mondo rekonas ilian laboron kaj invitas ilin al mondaj eventoj, kreas senton de aparteno kaj entuziasmon inter la anoj.

La subteno de UEA al la dokumentfilmo de Suda Minaso kaj al la agado de Ambasadejo montras, ke la centra asocio estas vigle atentema al la radikoj de la movado, kie la lingvo vere vivas kaj spiras.

Luz, câmera e… Lumo, kamerao kaj…

Pouso Alegre – MG – Teve início no último dia 18 as gravações do documentário que celebrará os 25 anos do movimento esperantista em Pouso Alegre. A produção resgata a trajetória de um quarto de século de atividades culturais, educacionais e institucionais que consolidaram a cidade como referência na difusão do Esperanto na região.

A primeira etapa das filmagens foi dedicada às gravações externas, realizadas em pontos simbólicos do município. Entre os locais escolhidos estão a sede da Embaixada do Esperanto, a Rodoviária, o aeroporto, o Teatro Municipal e a Estação Cidadania. Esses espaços representam a presença do movimento no cotidiano urbano e sua integração com a dinâmica cultural e social da cidade.

No dia 21, a produção avançou para a fase de depoimentos, reunindo personalidades e colaboradores que desempenharam papel relevante no fortalecimento do movimento esperantista regional. As entrevistas ocorreram no Centro Cultural Cleonice Bonillo Fernandes, ambiente que, ao longo dos anos, também acolheu atividades ligadas à difusão da língua e da cultura esperantista.

A responsabilidade pela realização do documentário está a cargo da Manteiga Filmes, sob a supervisão do produtor Felipe Siqueira. A proposta é construir um registro histórico consistente, com qualidade técnica e narrativa capaz de dialogar tanto com o público local quanto com a comunidade esperantista internacional.

A obra deverá desempenhar papel estratégico na consolidação de Pouso Alegre no movimento esperantista mundial, reafirmando sua relevância histórica, institucional e cultural no movimento. Mais do que um registro comemorativo, o documentário pretende fortalecer a memória coletiva, ampliar a visibilidade do trabalho desenvolvido ao longo desses 25 anos e projetar novas perspectivas para o futuro do esperantismo na região.

Poŭzalegro – Minaso – La 18-an de februaro komenciĝis la filmado de la dokumentfilmo, kiu festos la 25-jariĝon de la Esperanto-movado en Poŭzalegro. La produktado revivigas la trajektorion de kvaronjarcento da kulturaj, edukaj kaj instituciaj agadoj, kiuj firmigis la urbon kiel referencon en la disvastigo de Esperanto en la regiono.

La unua etapo de la filmado estis dediĉita al eksteraj registraĵoj en simbolaj lokoj de la urbo. Inter la elektitaj lokoj estas la sidejo de la Esperanta Ambasadejo, la Aŭtobusa Stacidomo, la flughaveno, la Urba Teatro kaj la Civitana Stacio. Tiuj lokoj reprezentas la ĉeeston de la movado en la urba ĉiutaga vivo kaj ĝian integriĝon kun la kultura kaj socia dinamiko de la urbo.

La 21-an de februaro, la produktado progresis al la fazo de atestoj, kunvenigante eminentulojn kaj kunlaborantojn, kiuj ludis gravan rolon en la plifortigo de la regiona Esperanto-movado. La intervjuoj okazis en la Kulturcentro Cleonice Bonillo Fernandes, medio kiu, tra la jaroj, ankaŭ gastigis agadojn ligitajn al la disvastigo de la lingvo kaj de la Esperanto-kulturo.

Pri la realigo de la dokumentfilmo respondecas Manteiga Filmes (Butero Filmoj), sub la superrigardo de la produktoro Felipe Siqueira. La propono estas konstrui firman historian registron kun alta teknika kaj rakonta kvalito, kapabla dialogi tiel kun la loka publiko kiel kun la internacia Esperanto-komunumo.

La verko ludas strategian rolon por firmigi Poŭzalegron ene de la tutmonda Esperanto Movado, reasertante ĝian historian, institucian kaj kulturan gravecon en la movado. Pli ol nur memorfesta registro, la dokumentfilmo celas plifortigi la kolektivan memoron, pligrandigi la videblecon de la laboro farita dum tiuj 25 jaroj kaj projekcii novajn perspektivojn por la estonteco de esperantismo en la regiono.

Curso de verão – Somera kurso

Novas vozes para o mundo: Embaixada do Esperanto conclui curso de verão em Pouso Alegre

A noite de ontem foi marcada por celebração e novos laços de amizade na sede da Embaixada do Esperanto.

Cinco novos estudantes concluíram com êxito o curso introdutório da língua internacional, encerrando uma jornada de aprendizado que teve início na primeira semana de janeiro. A formação, que totalizou 10 horas de carga horária, foi realizada nas próprias instalações da instituição.

O encerramento do curso não foi apenas o fim de um ciclo de estudos, mas um momento de integração. O clima de amizade predominou entre os participantes e instrutores, refletindo na prática um dos principais valores do esperanto: a amizade entre os povos. Durante as aulas, os alunos tiveram a oportunidade de utilizar o espaço cultural e a biblioteca da Embaixada, imergindo na cultura esperantista.

Esta é mais uma ação estratégica da Embaixada do Esperanto de Pouso Alegre. O objetivo central da organização continua sendo tornar o esperanto cada vez mais acessível para a comunidade pouso-alegrense, desmistificando a língua e mostrando sua utilidade prática e cultural.

Com esses cinco novos concluintes, Pouso Alegre reforça seu lugar no mapa do esperanto no Brasil, provando que o interesse pela comunicação sem fronteiras continua vivo e crescendo na região.

Novaj voĉoj por la mondo: Esperanta Ambasadejo pretigas someran kurson en Poŭzalegro

La hieraŭa nokto estis markita de festado kaj novaj ligoj de amikeco en la sidejo de Esperanta Ambasadejo.

Kvin novaj lernantoj sukcese pretigis la enkondukan kurson de la internacia lingvo, fermante lernadon kiu komenciĝis en la unua semajno de januaro. La instruado, kiu totalis 10 horojn, okazis en la sidejo de la institucio.

La fino de la kurso ne estis nur la konkludo de studciklo, sed momento de integriĝo. Etoso de amikeco regis inter la partoprenantoj kaj instruistoj, reflektante en la praktiko unu el la ĉefaj valoroj de Esperanto: la amikeco inter la popoloj. Dum la lecionoj, la lernantoj havis la okazon uzi la kulturan spacon kaj la bibliotekon de Ambasadejo, plonĝante en la kulturo de Esperanto.

Jen plia strategia ago de Esperanta Ambasadejo de Poŭzalegro. La centra celo de la organizo daŭre estas igi Esperanton ĉiam pli alirebla por la poŭzalegra komunumo, senmistikigante la lingvon kaj montrante ĝian praktikan kaj kulturan utilecon.

Kun tiuj kvin novaj lernantoj, Poŭzalegro plifortigas sian lokon sur la mapo de Esperanto en Brazilo, pruvante ke la intereso pri senlima komunikado restas viva kaj kreskanta en la regiono.

Estão abertas as inscrições para o Curso Básico de Esperanto!

A Embaixada do Esperanto o convida a aprender a língua internacional em Pouso Alegre.

📍 Onde: Centro Cultural Cleonice Bonillo Fernandes (Praça Senador José Bento, n.º 2 – Centro).
📅 Quando: Aulas às quartas-feiras, das 19h00 às 20h30.
🚀 Início: 18 de fevereiro de 2026.
⏳ Duração: 3 meses (Término em 20/05/2026).

✅ Curso Gratuito com Material Incluso
✅ Vagas: Apenas 10 disponíveis.
✅ Prazo de Inscrição: Até 15 de fevereiro de 2026.

🎓 Certificação: Ao final, alunos com frequência (70%) e nota (65%) mínimas receberão certificado reconhecido por instrutor nível C1 do Quadro Europeu Comum de Referência (KER/Budapeste).

Organização: Embaixada do Esperanto de Pouso Alegre (Esperanta Ambasadejo).

🔗 Inscrição e mais informações: https://bit.ly/bazakurso