Renkontiĝo kun la Sekretario pri Sporto de Poŭzalegro

Hodiaŭ matene, la 3-an de oktobro, mi, kiel direktoro de Esperanta Ambasadejo, havis la plezuron renkontiĝi kun la urba sekretario pri Sporto, Paulo da Pinta. Dum nia konversacio, ni diskutis pri kunlaboraj iniciatoj celantaj pliigi la aprezon de kultura diverseco en nia urbo.

Unu el la ĉefaj proponoj, kiujn mi prezentis, estis la starigo de dulingvaj informŝildoj (portugala–Esperanto) en la sportejoj administrataj de tiu ĉi sekretario. Ĉi tiu projekto celas montri, ke Poŭzalegro estas urbo ne nur forta en sporto, sed ankaŭ pionira en kulturo kaj inkluzivo.

La sekretario Paulo da Pinta reagis kun granda entuziasmo kaj substrekis la gravecon de iniciatoj, kiuj kunigas sporton, edukadon kaj kulturon. Lia subteno estas grava paŝo por realigi nian ideon.

Mi firme kredas, ke Esperanto estas pli ol lingvo: ĝi estas ilo por proksimigi popolojn. La ebleco enkonduki ĝin en la sportan sektoron de la urbo estas, por mi, signifa atingo, kiu kontribuas al firmigo de Poŭzalegro kiel referenco pri kultura inkluzivo kaj novigemo.

Ĉi tiu renkontiĝo markas la komencon de nova kunlabora vojo inter la Ambasadejo kaj la Sekretariejo pri Sporto. Mi esperas, ke en la venontaj monatoj ni povos progresi al konkretaj realigoj.

Entre Palavras (Intervortoj) de Everton Linhares

Entre Palavras (Intervortoj), de Everton Linhares.

Por Fábio Silva

Em seu livro de estreia, o pouso-alegrense Everton Linhares transforma Pouso Alegre — ou Poŭzalegro, em cenário, mapa e metáfora. “Cria” da Associação Zamenhof, onde aprendeu esperanto há mais de quinze anos (na antiga sede da Rua da Tijuca), o autor costura microcontos como bilhetes, rádios, mapas e lembranças para mostrar que a língua planejada é menos um código e mais uma prática de encontro.

A coletânea passeia por pontos pitorescos da cidade (Casa da Cultura Menotti Del Picchia, Praça da Árvore Grande, Teatro Municipal, Morro do Cristo, Parque Francisco Assis Vilela, Sebo São Darwin e a Biblioteca Municipal) e os reencena com um realismo mágico de bolso: um relógio de 1887 abre fendas no tempo; um banco de praça vira sala de aula ao ar livre; uma frequência de rádio noturna sussurra alertas em esperanto; um mapa “Poŭzalegro en Esperanto” revela trilhas secretas. O cotidiano local ganha camada mítica sem perder o cheiro de chuva no paralelepípedo.

A escrita é ágil, imagética e hospitaleira: frases curtas, boa musicalidade, e pequenas chispas em esperanto — bonvenon, amikeco kaj justeco — que o texto traduz pelo contexto, sem pedantismo. O efeito é de fábula urbana contemporânea: tecnologia e memória dançam juntas (“biblioteca flutuante” de 2142; “Vozes do Amanhã” em 2087), enquanto a tese central se repete em variações elegantes: uma língua comum não apaga diferenças; ela fabrica pontes. Algumas peças se destacam pelo acabamento cinematográfico e pelo uso de símbolos do movimento esperantista (a Verda Stelo, a data de 1887), além da delicada metalinguagem de “Entre Palavras”, conto-título que transforma o próprio livro em manual de resistência poética.

Como objeto cultural, o volume também documenta a vitalidade local do esperanto: nomes de ruas, praças, museus e escolas entram como personagens; o leitor de Pouso Alegre se reconhece, o de fora é convidado a visitar. E, ao final, o epílogo devolve o gesto inicial do “saluton!” com um convite simples: conversar é viajar — sem passaporte.

Para quem é?

• Quem gosta de microcontos que misturam memória urbana, afeto e um toque de ficção especulativa.
• Leitores curiosos sobre o esperanto e seu ecossistema cultural no Brasil.
• Moradores e amantes de Pouso Alegre que queiram ver a cidade reimaginada em chave literária.

Onde encontrar?

Você poderá encontrar às versões em PDF e EPUB nos endereços:
PDF: https://mallonge.net/entrepalavras-pdf
EPUB: https://mallonge.net/entrepalavras-epub

Intervortoj (Entre Palavras), de Everton Linhares

De Fabjo Silva

En sia debuta libro, la poŭzalegrano Everton Linhares transformas Pouso Alegre — aŭ Poŭzalegro — en scenejon, mapon kaj metaforon. Ido de la Asocio Zamenhof, kie li lernis Esperanton antaŭ pli ol dek kvin jaroj (en la malnova sidejo ĉe la Strato da Tijuca), la aŭtoro teksas etajn rakontojn el biletoj, radio-elsendoj, mapoj kaj rememoroj por montri, ke la planlingvo estas malpli kodo kaj pli praktiko de renkontiĝo.

La kolekto promenigas tra pitoreskaj lokoj de la urbo (Kulturdomo Menotti Del Picchia, Placo de la Granda Arbo, Urba Teatro, Krista Monteto, Parko Francisco Assis Vilela, “Librovendejo Sankta Darvino” kaj la Urba Biblioteko) kaj re-enscenigas ilin per poŝa magia realismo: horloĝo el 1887 malfermas fendojn en la tempo; parka benko fariĝas subĉiela lernejo; nokta radiofrekvenco flustras avertojn en Esperanto; mapo “Poŭzalegro en Esperanto” malkaŝas sekretajn vojetojn. La loka ĉiutaga vivo akiras mitan tavolon sen perdi la odoron de pluvo sur la ŝtonpavimblokoj.

La skribo estas vigla, bildo-riĉa kaj gastema: mallongaj frazoj, bona muzikeco, kaj etaj fajreroj en Esperanto — bonvenon, amikeco kaj justeco — kiuj estas kompreneblaj per la kunteksto, sen pedanteco. La efiko estas de nuntempa urba fabelo: teknologio kaj memoro dancas kune (“flosanta biblioteko” de 2142; “Voĉoj de la Morgaŭo” en 2087), dum la kerna tezo ripetiĝas en elegantaj variaĵoj: komuna lingvo ne forviŝas diferencojn; ĝi konstruas pontojn. Kelkaj rakontoj elstaras pro filmeca poluro kaj pro la uzo de simboloj de la esperantista movado (la Verda Stelo, la jaro 1887), krome pro la delikata meta-teksta ludo de “Intervortoj”, la titolo-rakonto, kiu transformas la libron mem en manlibron de poezia rezisto.


Kiel kultura objekto, la volumo ankaŭ dokumentas la lokan vivecon de Esperanto: nomoj de stratoj, placoj, muzeoj kaj lernejoj eniras kiel roluloj; la leganto el Poŭzalegro sin rekonas, kaj la eksterulo estas invitata viziti. Fine, la epilogo redonas la komencan geston de “saluton!” per simpla invito: konversacii estas vojaĝi — sen pasporto.

Por kiu ĝi estas?

• Por tiuj, kiuj ĝuas mallongajn rakontojn kun fono de urba memoro, emocia nuanco kaj subtila nuanco de fikcia spekulado.
• Por legantoj, kiuj scivolas pri Esperanto kaj ĝia kultura vivmedio en Brazilo.
• Por loĝantoj kaj amantoj de Poŭzalegro, kiuj deziras malkovri sian urbon tra literatura prisma lenso.

Kie trovi ĝin?

Vi povas trovi ĝin en PDF- kaj EPUB-formatoj ĉe la jenaj ligiloj:
PDF: https://mallonge.net/entrepalavras-pdf
EPUB: https://mallonge.net/entrepalavras-epub

Festival Sabores e Saberes de Santana – Festivalo Gustoj kaj Sciiĝoj de Santana

A 11ª edição do Festival Sabores e Saberes de Santana, realizada no último fim de semana em Silvianópolis (MG), contou com a participação da escritora Antônia Sobral, que apresentou ao público seu livro O Portão Misterioso (La Mistera Pordego). A obra, publicada com recursos da Lei Paulo Gustavo, foi destaque no espaço Escritores de Silvianópolis e atraiu grande interesse dos visitantes.

Além da literatura infantil, o estande promoveu a divulgação do esperanto, língua internacional criada para facilitar a comunicação entre povos. Panfletos, materiais explicativos e QR codes aproximaram crianças, jovens e adultos desse universo linguístico, ampliando o alcance cultural do festival.

Durante o evento, diversos participantes receberam gratuitamente exemplares do livro, fortalecendo a proposta de democratização do acesso à leitura e incentivando o contato com o esperanto desde a infância.

A receptividade do público foi marcante: muitos demonstraram curiosidade sobre a língua e interagiram com a autora, que destacou a importância de aproximar literatura e inclusão cultural. A ação, realizada com o apoio Embaixada do Esperanto, reforçou a missão do festival de integrar tradição, cultura e inovação.

O Festival Sabores e Saberes de Santana reafirma Silvianópolis como referência cultural no Sul de Minas, valorizando talentos locais e fortalecendo sua identidade por meio da gastronomia, da arte e da literatura.

La 11-a eldono de la Festivalo Gustoj kaj Sciiĝoj de Santana, okazinta dum la lasta semajnfino en Silvianopolo (Minaso) – Silvianópolis (MG), havis la partoprenon de la verkistino Antônia Sobral, kiu prezentis al la publiko sian libron La Mistera Pordeĝo. La verko, publikigita per rimedoj de la Leĝo Paulo Gustavo, elstare montris sin en la spaco “Verkistoj de Silvianopolo” kaj vekis grandan intereson inter la vizitantoj.

Krom la infana literaturo, la budo antaŭenigis la disvastigon de Esperanto, internacia lingvo kreita por faciligi la komunikadon inter popoloj. Flugfolioj, klarigaj materialoj kaj QR-kodoj alproksimigis infanojn, junulojn kaj plenkreskulojn al tiu lingva universo, plilarĝigante la kulturajn atingojn de la festivalo.

Dum la evento, pluraj partoprenantoj ricevis senpage ekzemplerojn de la libro, fortigante la proponon de demokratigo de la aliro al legado kaj instigante la kontakton kun Esperanto ekde infanaĝo.

La akcepto de la publiko estis rimarkinda: multaj montris scivolemon pri la lingvo kaj interagis kun la aŭtorino, kiu substrekis la gravecon proksimigi literaturon kaj kulturan inkluzivon. La agado, apogita de Esperanta Ambasadejo, plifortigis la mision de la festivalo kunigi tradicion, kulturon kaj novigon.

La Festivalo Gustoj kaj Sciiĝoj de Santana konfirmas Silvianopolo kiel kultura referenco en la Sudo de Minas, valorigante lokajn talentojn kaj fortigante sian identecon pere de gastronomio, arto kaj literaturo.

O mistério da leitura em Heliodora – La mistero de legado en Heliodora

Heliodora-MG — Um portão misterioso se abriu para os alunos do segundo período da Escola Municipal Bárbara Heliodora na manhã desta terça-feira (06), levando-os para uma viagem mágica pelo mundo da imaginação. A responsável por essa travessia foi a leitura do livreto “O Portão Misterioso”, da escritora Antônia Sobral, realizada com entusiasmo por Ana Paula Silva, leitora voluntária e representante da Embaixada do Esperanto de Pouso Alegre. 

A ação cultural é parte de uma iniciativa que busca incentivar o hábito da leitura desde a infância e valorizar a produção literária regional. O livreto, que encantou as crianças com sua história envolvente e lúdica, foi publicado com recursos da Lei Paulo Gustavo, mecanismo federal de apoio à cultura que tem viabilizado diversas produções artísticas e literárias pelo país. 

Durante a atividade, as crianças de cinco anos participaram com alegria, ouvindo atentamente, fazendo perguntas e interagindo com a história. O ambiente da sala foi cuidadosamente preparado pelas educadoras, com decoração colorida, materiais pedagógicos e uma mesa posta com bolo e café para acolher a visita especial. 

A empolgação dos pequenos leitores ficou registrada nas fotos tiradas ao final da atividade, que capturam sorrisos, gestos de carinho e olhares curiosos. “A leitura abre portas que nenhum muro consegue fechar. E hoje, essas crianças atravessaram com brilho nos olhos o portão da imaginação”, disse Ana Paula, emocionada com o envolvimento da turma. 

A Embaixada do Esperanto de Pouso Alegre tem promovido ações como essa em escolas da região, integrando literatura, cultura e educação para fomentar o desenvolvimento humano desde os primeiros anos escolares. O projeto também promove os valores da cultura esperantista — como solidariedade, paz e respeito à diversidade — alinhados à missão educativa das instituições públicas.
 
 

Heliodora-MG – Ĉi-marde, la 6-an de novembro, magia vojaĝo tra la mondo de imagopovo ekis por la lernantoj de la dua etapo de la Publika Lernejo Bárbara Heliodora. La mistera pordego, simbolo de nekonataj aventuroj, malfermiĝis danke al la rakonto “La Mistera Pordego”, verkita de Antônia Sobral kaj laŭtvoĉe prezentita kun pasio kaj talento de Ana Paula Silva, volontula leganto kaj reprezentantino de Esperanta Ambasadejo de Poŭzalegro.

La kulturriĉa evento formas parton de pli vasta iniciato, kiu celas inspiri la ĝojon de legado ekde frua infanaĝo kaj samtempe atentigi pri la valoro de loka literaturo. La libreto, kun sia luda kaj alloga rakonto, kaptis la koron de la infanoj, instigante ilin al scivolemo kaj kreemo. Ĝi estis eldonita kun subteno de la Leĝo Paulo Gustavo, federacia programo dediĉita al la subteno de kulturaj projektoj tra Brazilo.

Dum la legado, la infanoj, ĉirkaŭ kvinjaraj, montris entuziasmon kaj vigle partoprenis. Ili atenteme aŭskultis, faris demandojn kaj eĉ interagis kun la rakonto, aldonante siajn proprajn imagojn kaj pensojn. La klasĉambro, speciale ornamita de la instruistinoj kun buntaj dekoroj kaj edukaj elementoj, fariĝis transformiĝanta spaco de malkovroj. Por celebri la momenton, oni ankaŭ preparis tablon kun kuko kaj kafo, kio plialtigis la senton de bonveneco kaj festemo.

La ĝojo kaj ekscito de la infanoj estis klare videblaj en la fotoj faritaj post la legado – ridetantaj vizaĝoj, scivolaj okuloj kaj sinceraj gestoj reflektis la magion de la sperto. Kortuŝita de la evento, Ana Paula komentis: “Legado estas la ŝlosilo, kiu malfermas pordojn al mondoj, kiujn neniu muro povas limigi. Hodiaŭ, ĉi tiuj infanoj transiris la pordegon de imagopovo kun brilantaj okuloj kaj malfermitaj koroj.”

Esperanta Ambasadejo de Poŭzalegro daŭre efektivigas tiaj projektoj en lernejoj de la regiono, ligante literaturon, edukadon kaj kulturon por stimuli homan evoluon ekde la plej fruaj lernojaroj. Krome, la iniciato emfazas la fundamentajn valorojn de esperantista kulturo – interalie solidareco, paco kaj respekto al diverseco – kiuj perfekte harmoniigas kun la edukaj celoj de publikaj institucioj.

Ambasadejo havas novan instruanto

João Marcos

Esperanta Ambasadejo kun ĝojo prezentas la novan instruanton de la baza kurso de Esperanto: João Marcos. Li ekkonis Esperanton en 2019 kaj komencis lerni la lingvon en 2022. Poste, en 2023, li sukcese finis la daŭrigan kurson. João Marcos estas aktiva membro de Esperanta Ambasadejo kaj delonge subtenas Esperantajn projektojn en Poŭzalegro. La Ambasadejo elkore dankas lin pro lia engaĝiĝo, bonvenigas lin oficiale al sia teamo, kaj deziras al li sukcesplenan laboron en sia nova rolo!