Esperanta Ambasadejo ricevas subtenon de Universala Esperanto-Asocio

Esperanta Ambasadejo en Poŭzalegro, Minas-Ĝerajso, kun granda ĝojo informas, ke ĝi ricevis signifan subtenon kaj agnoskon de la Universala Esperanto-Asocio (UEA).

Krom la financa subteno de 200 eŭroj, UEA ankaŭ donacis:

  • Dujaran senpagan kotizon al la direktoro de la Ambasadejo.
  • Unujaran senpagan kotizon al loĝantoj de Poŭzalegro, celante instigi pli aktivan partoprenon en la Esperanto-komunumo.

Tiu ĉi valora subteno substrekoj la gravecon de la agado de la Ambasadejo kaj ebligas al la loka Esperanto-komunumo pliajn rimedojn por antaŭenigi la internacian lingvon.

La teamo de la Esperanta Ambasadejo esprimis sian sinceran dankon, deklarante:

“Ni, el Esperanta Ambasadejo, tutkore dankas tiun ĉi apogon. Ĝi inspiras nin plu labori kun pli granda entuziasmo kaj dediĉo por la disvastigo de Esperanto.”

Esperanta Ambasadejo planas uzi ĉi tiun subtenon por:

  • Vastigi siajn agadojn.
  • Organizi novajn eventojn kaj kursojn.
  • Plifortigi la ĉeeston de Esperanto en Poŭzalegro kaj ĝiaj ĉirkaŭaj regionoj.

Dankon UEA, pro via apogo al la regiona Esperanto-movado! Via subteno kontribuas al pli inkluziva kaj kunlaborema mondo.


A Embaixada do Esperanto de Pouso Alegre, Minas Gerais, com grande alegria, informa que recebeu significativo apoio e reconhecimento da Associação Universal de Esperanto (UEA).

Além do apoio financeiro de 200 euros, a UEA também doou:

  • Uma anuidade gratuita de dois anos para o diretor da Embaixada.
  • Uma anuidade gratuita de um ano para os moradores de Pouso Alegre, visando incentivar uma participação mais ativa na comunidade esperantista.

Esse valioso apoio destaca a importância das atividades da Embaixada e proporciona à comunidade local dos esperantistas mais recursos para promover o idioma internacional.

A equipe da Embaixada do Esperanto expressou sua sincera gratidão, declarando:

“Nós, da Embaixada do Esperanto, agradecemos de coração esse apoio. Ele nos inspira a continuar trabalhando com mais entusiasmo e dedicação para a disseminação do esperanto.”

A Embaixada do Esperanto planeja usar esse apoio para:

  • Expandir suas atividades.
  • Organizar novos eventos e cursos.
  • Fortalecer a presença do Esperanto em Pouso Alegre e nas regiões vizinhas.

Agradecemos à UEA pelo apoio ao movimento esperantista regional! Seu apoio contribui para um mundo mais inclusivo e colaborativo.

Esperanta Ambasadejo aperas en la nuna eldono de la revuo La Lampiro

La lasta eldono de La Lampiro, la oficiala organo de EASP (Esperanto-Asocio de San-Paŭlo), prezentis raporton pri la agado de la Esperanta Ambasadejo en Poŭzalegro, Minaso. En la artikolo estis emfazita la rimarkinda sukceso de  nia institucio en la regiono, inkluzive de la instalado de dudek novaj dulingvaj informŝildoj en Esperanto kaj la portugala ĉe la “Estação Cidadania” en oktobro 2024. Ambasadejo, situanta en kvartalo “Colina Verde”, konstante antaŭenigas la internacian lingvon en la suda parto de la subŝtato per kulturaj eventoj, dulingvaj materialoj kaj instruado de Esperanto kiel rimedo por tutmonda komunikado kaj interkultura ligo.

La artikolo en La Lampiro ankaŭ substrekis la rolon de la Ambasadejo en starigado de kunlaboremo kun lokaj entreprenoj, kiuj nuntempe akceptas dulingvajn informŝildojn, kaj en la disvastigo de Esperanto kiel rimedo por pliigita inkluziveco kaj lingva diverseco en publika vivo.

Por elŝuti la eldonon: 
https://easp.org.br/lampiro/lampiro_189.pdf