La unua urba tago de Esperanto en Poŭzalegro

Aprobita la leĝo por la urba tago de Esperanto en Poŭzalegro.

La 15-an de Decembro en Poŭzalegro unuafoje oficiale okazis la urba Tago de Esperanto. Tamen, kvankam la decido starigi tian daton en la loka kultura kalendaro evidentiĝis historia paŝo por la Movado, Esperanta Ambasadejo ne sukcesis starigi fizikan feston ĉi-foje. La dato surprizis la teamon, kiu ne havis sufiĉan tempon por adekvate prepari solenaĵojn.

Malgraŭ tio, la nova instigo al la urbo fariĝi loko kiu apogas kaj uzas Esperanton espereble alportos daŭran impulson. Inter la membroj de Ambasadejo jam cirkulas planoj por la venonta jaro: ili deziras realigi grandan “ago-tagon”, plenan je diversaj aktivadoj, por montri Esperanton al la ĝenerala publiko, disvastigi ĝian kulturon kaj stimuli la homojn lerni kaj uzi la lingvon. Estonte, la loka komunumo ricevos ne nur oficialan daton en la jaro, sed ankaŭ veran spacon por internacia kunlaboro, reciproka kompreniĝo kaj interlingva dialogo.

Esperanta Ambasadejo ricevas subtenon de Universala Esperanto-Asocio

Esperanta Ambasadejo en Poŭzalegro, Minas-Ĝerajso, kun granda ĝojo informas, ke ĝi ricevis signifan subtenon kaj agnoskon de la Universala Esperanto-Asocio (UEA).

Krom la financa subteno de 200 eŭroj, UEA ankaŭ donacis:

  • Dujaran senpagan kotizon al la direktoro de la Ambasadejo.
  • Unujaran senpagan kotizon al loĝantoj de Poŭzalegro, celante instigi pli aktivan partoprenon en la Esperanto-komunumo.

Tiu ĉi valora subteno substrekoj la gravecon de la agado de la Ambasadejo kaj ebligas al la loka Esperanto-komunumo pliajn rimedojn por antaŭenigi la internacian lingvon.

La teamo de la Esperanta Ambasadejo esprimis sian sinceran dankon, deklarante:

“Ni, el Esperanta Ambasadejo, tutkore dankas tiun ĉi apogon. Ĝi inspiras nin plu labori kun pli granda entuziasmo kaj dediĉo por la disvastigo de Esperanto.”

Esperanta Ambasadejo planas uzi ĉi tiun subtenon por:

  • Vastigi siajn agadojn.
  • Organizi novajn eventojn kaj kursojn.
  • Plifortigi la ĉeeston de Esperanto en Poŭzalegro kaj ĝiaj ĉirkaŭaj regionoj.

Dankon UEA, pro via apogo al la regiona Esperanto-movado! Via subteno kontribuas al pli inkluziva kaj kunlaborema mondo.


A Embaixada do Esperanto de Pouso Alegre, Minas Gerais, com grande alegria, informa que recebeu significativo apoio e reconhecimento da Associação Universal de Esperanto (UEA).

Além do apoio financeiro de 200 euros, a UEA também doou:

  • Uma anuidade gratuita de dois anos para o diretor da Embaixada.
  • Uma anuidade gratuita de um ano para os moradores de Pouso Alegre, visando incentivar uma participação mais ativa na comunidade esperantista.

Esse valioso apoio destaca a importância das atividades da Embaixada e proporciona à comunidade local dos esperantistas mais recursos para promover o idioma internacional.

A equipe da Embaixada do Esperanto expressou sua sincera gratidão, declarando:

“Nós, da Embaixada do Esperanto, agradecemos de coração esse apoio. Ele nos inspira a continuar trabalhando com mais entusiasmo e dedicação para a disseminação do esperanto.”

A Embaixada do Esperanto planeja usar esse apoio para:

  • Expandir suas atividades.
  • Organizar novos eventos e cursos.
  • Fortalecer a presença do Esperanto em Pouso Alegre e nas regiões vizinhas.

Agradecemos à UEA pelo apoio ao movimento esperantista regional! Seu apoio contribui para um mundo mais inclusivo e colaborativo.

Esperanta Ambasadejo aperas en la nuna eldono de la revuo La Lampiro

La lasta eldono de La Lampiro, la oficiala organo de EASP (Esperanto-Asocio de San-Paŭlo), prezentis raporton pri la agado de la Esperanta Ambasadejo en Poŭzalegro, Minaso. En la artikolo estis emfazita la rimarkinda sukceso de  nia institucio en la regiono, inkluzive de la instalado de dudek novaj dulingvaj informŝildoj en Esperanto kaj la portugala ĉe la “Estação Cidadania” en oktobro 2024. Ambasadejo, situanta en kvartalo “Colina Verde”, konstante antaŭenigas la internacian lingvon en la suda parto de la subŝtato per kulturaj eventoj, dulingvaj materialoj kaj instruado de Esperanto kiel rimedo por tutmonda komunikado kaj interkultura ligo.

La artikolo en La Lampiro ankaŭ substrekis la rolon de la Ambasadejo en starigado de kunlaboremo kun lokaj entreprenoj, kiuj nuntempe akceptas dulingvajn informŝildojn, kaj en la disvastigo de Esperanto kiel rimedo por pliigita inkluziveco kaj lingva diverseco en publika vivo.

Por elŝuti la eldonon: 
https://easp.org.br/lampiro/lampiro_189.pdf

Famega Terurfilmo estos Relanĉota

LA MALBONO NENIAM ESTIS TIOM ALLOGA

Oni ofte diras, ke filmoj pri la Diablo estas malbenitaj kun malbonŝanco, sed “Incubus” de Leslie Stevens eble estas la plej malbenita el ĉiuj. Antaŭ ĝia premiero en 1966, du el ĝiaj steluloj tragike sin mortigis; la ekscentra reĝisoro insistis filmi en la rara lingvo Esperanto, kio kaŭzis ke la filmo ne ricevis distribuadon; kaj ĝi preskaŭ perdiĝis por ĉiam kiam la originaj elementoj estis supozataj esti detruitaj en incendio. Jardekoj pasis ĝis ĝi fine estis savita kaj malkaŝita al la publiko en sia tuta diabla gloro!

Vundita en batalo, soldato Marc (William Shatner, tuj antaŭ ol esti elektita en “Star Trek”) iras al la fora vilaĝo Nomen Tuum por trovi puton, kie la akvo laŭdire estas benita per kuracaj potencoj. Li tute ne suspektas, ke la loĝantoj de Nomen Tuum estas demonaj tentantinoj, kiuj logas eksterulojn kaj kondukas ilin al damno, kaj unu tia sukubo, Kia (Allyson Ames), metas sian okulon sur Marc. Kiam eklipso kovras la sunon kaj mallumo falas super la vilaĝo, la rilato inter Marc kaj Kia iĝas pli pasia… Ĉu lia animo postvivos?

Nun restaŭrita en 4K el la lasta konata postvivinta 35mm kopio, ĉi tiu maltrankviliga kaj neforgesebla usona popola hororo de la kreinto de “The Outer Limits” postvivas por timigi novan generacion, kiel neniam antaŭe. Stile filmita en Big Sur kaj aliaj lokoj en Kalifornio de la kino-artisto (kaj estonta Akademia Premio-gajninto) Conrad L. Hall, “Incubus” estas filmo malsimila al iu ajn alia, nun akompanata de horoj da aldonaj materialoj esplorantaj la misterojn de ĉi tiu iam perdite pensata kultura klasikaĵo.

 

LIMIGITA ELDONO – 4K ALTDISTINGIVA ENHAVO

4K riparita el la lasta postvivanta 35mm kopio de Le Chat Qui Fume.

4K (2160p) Ultra HD Blu-ray prezentado en Dolby Vision (HDR10 kongrua).

Origina senperda Esperanta sono.

Eblaj anglaj subtekstoj.

Eblaj Esperantaj subtekstoj por surduloj.

Nova sonkomentario de verkisto kaj ĝenra historiisto David J. Schow, aŭtoro de “The Outer Limits: The Official Companion”.

Arkiva sonkomentario de stelulo William Shatner.

Arkiva sonkomentario de produktanto Anthony Taylor, kinoartisto Conrad L. Hall kaj kameraisto William Fraker.

Alternativa 1.37:1 prezentado de la filmo (nur 1080p).

“Vortoj kaj Mondoj: Incubus kaj Esperanto en Kino”, nova intervjuo kun ĝenra historiisto Stephen Bissette.

“Internacia Lingvo: Historio de Esperanto”, nova intervjuo kun Esther Schor, aŭtorino de “Bridge of Words: Esperanto and the Dream of a Universal Language”.

“Intervjuo kun la Kreintoj de Incubus”, arkiva intervjuo de Schow kun Taylor, Hall kaj Fraker.

Videotrejlero.

Reigebla kovraĵo kun nove mendiĉita artaĵo fare de Richard Wells.

Ilustrita kolektista broŝuro kun nova skribo pri la filmo de Frank Collins kaj Jason Kruppa.

Detaloj: Streko-kodo: 5027035027319

 

Kataloga numero: FCD2561

Formato: UHD UK eldono dato: 13/01/2025

Ĝenro: Hororo Regiona kodado: A/B

Daŭro: 74 MIN

Diskoj: 1 Proporcio: 1.85:1 / 1.37:1

Aŭdio: Mono 1.0

Koloro: Nigra & Blanka

Reĝisoroj: Leslie Stevens

Geaktoroj: William Shatner, Allyson Ames, Eloise Hardt

Lingvo: Esperanto

Subtekstoj: Angla / Esperanta SDH

Klasifiko: 15

 

Tradukite el la angla per Everton Linhares.
Originala teksto: https://mybloodyreviews.com/incubus-on-limited-edition-4k-uhd-out-on-13th-january-2025/

Estação Cidadania recebe 20 Placas Bilíngues em português e esperanto – Civitana Stacio ricevas 20 dulingvajn informŝildojn

A Embaixada do Esperanto efetuou hoje à instalação de 20 novas placas bilíngues em português e esperanto na Estação Cidadania, aprimorando a acessibilidade e refletindo seu compromisso com a diversidade. O esperanto, língua criada para simplificar a comunicação entre diferentes origens, agora faz parte do cotidiano da estação graças a essa iniciativa inovadora.

O projeto foi realizado em parceria com a Embaixada do Esperanto de Pouso Alegre e não gerou custos aos cofres públicos, demonstrando como a colaboração entre instituições pode beneficiar a comunidade sem onerar o orçamento municipal. A instalação das placas representa um passo importante para a promoção do esperanto na região, incentivando a compreensão e cooperação internacional.

Com essa iniciativa, a Estação Cidadania melhora a comunicação interna e se destaca como exemplo de inovação e parceria eficaz entre o setor público e organizações culturais. A Embaixada do Esperanto de Poŭzalegro celebra a conquista e reafirma seu compromisso em promover o esperanto como ferramenta de integração global.

Esperanta Ambasadejo instalis hodiaŭ 20 novajn dulingvajn informŝildoj en la portugala kaj Esperanto ĉe la “Civitana Stacio”, plibonigante la alireblecon kaj reflektante sian engaĝiĝon al diverseco. Esperanto, lingvo kreita por simpligi la komunikadon inter malsamaj popoloj, nun fariĝas parto de la ĉiutaga vivo de la stacio danke al ĉi tiu noviga iniciato.

La projekto estis realigita en partnereco kun la Esperanta Ambasadejo de Poŭzalegro kaj ne generis kostojn al la publika estaro, montrante kiel kunlaboro inter institucioj povas profiti la komunumon sen ŝarĝi la urban buĝeton. La instalado de la informŝildoj reprezentas gravan paŝon por la antaŭenigo de Esperanto en la regiono, instigante komprenon kaj internacian kunlaboron.

Per ĉi tiu iniciato, la “Civitana Stacio” plibonigas la internan komunikadon kaj elstaras kiel ekzemplo de novigo kaj efika partnereco inter la publika sektoro kaj kulturaj organizaĵoj. Esperanta Ambasadejo de Poŭzalegro festas la atingon kaj firme asertas sian engaĝiĝon antaŭenigi Esperanton kiel ilon de tutmonda integriĝo.