Entrega do livreto “O Portão Misterioso” para crianças em Pouso Alegre – Liverado de la libreto “La Mistera Pordego” al infanoj en Poŭzalegro

Esperanto nas escolas públicas de Pouso Alegre

Entre os dias 17 e 26 de março, alunos do 5º ano de 15 escolas municipais de Pouso Alegre receberam o livreto “O Portão Misterioso”, escrito por Maria Sobral, de Silvianópolis.

O livro faz parte de um projeto da Embaixada do Esperanto e foi realizado com apoio da Lei Paulo Gustavo. A ideia é apresentar o esperanto, uma língua internacional, de forma divertida e fácil para as crianças.

A história conta as aventuras de Laura, uma menina curiosa que, ao atravessar um portão misterioso, encontra um mundo novo e fascinante, onde as palavras soam e significam coisas diferentes.

Com uma narrativa leve e envolvente, o livro desperta o interesse dos pequenos pelo aprendizado de línguas e pelo contato com outras culturas.

Além de divulgar o esperanto, o projeto também quer estimular a leitura, a criatividade e a comunicação entre as crianças.

A Embaixada do Esperanto em Pouso Alegre destaca a importância de ações como essa para valorizar a diversidade de línguas e culturas.

Com a distribuição gratuita dos livretos, a expectativa é que as crianças se encantem com a história de Laura e, quem sabe, comecem a aprender esperanto — uma língua que promove a união e o entendimento entre os povos.

Esperanto ĉe la publikaj lernejoj de Poŭzalegro

Inter la 17-a kaj la 26-a de marto, gelernantoj de la 5-a klaso en 15 urbaj bazlernejoj de Poŭzalegro ricevos ekzemplerojn de la libreto “La Mistera Pordego”, verko de la aŭtorino Maria Sobral el Silvianópolis.

La libro, rezulto de projekto de Esperanta Ambasadejo, estis realigita per rimedoj de la Leĝo Paŭlo Gustavo kaj celas prezenti tiun internacian lingvon ludeme kaj alireble al infanoj.

La intrigo sekvas Laŭran, scivoleman knabinon, kiu, trairante enigman pordegon, malkovras tute novan kaj allogan mondon, en kiu la vortoj ekhavas malsamajn sonojn kaj signifojn.

Per alloga rakontmaniero, la verko prezentas Esperanton malstreĉe kaj gaje, vekante la intereson de junaj legantoj pri lingvolernado kaj kultura interŝanĝo.

La iniciato celas ne nur diskonigi Esperanton, sed ankaŭ instigi legadon, imagopovon kaj kontakton kun diversaj formoj de komunikado. Esperanta Ambasadejo de Poŭzalegro substrekas la gravecon de tiaj projektoj por altigi la valoron de lingva kaj kultura diverseco.

Per la senpaga liverado de la libretoj, oni esperas, ke la infanoj raviĝos pri la rakonto de Laŭra kaj, eble, faros siajn unuajn paŝojn en la lernado de Esperanto – lingvo kiu en sia esenco portas la ideon de unuiĝo kaj interkompreniĝo inter la popoloj.

Nova Baza Kurso de Esperanto Komenciĝis ĉe la Kulturcentro Cleonice – Nova turma do curso básico de esperanto

Baza kurso 2025 - 1ª sesmonato
Baza kurso 2025 – 1ª sesmonato

 

POŬZALEGRO — Hieraŭ, la 12-an de marto, ĉe la Kulturcentro Cleonice Bonillo Fernandes en Poŭzalegro, okazis la ekscita komenco de nova baza kurso de Esperanto! Dek novaj gelernantoj ĝoje partoprenis la inaŭguran lecionon, kio markas la komencon de ilia vojaĝo en la mirinda mondo de Esperanto. Ĉi tiu nova klaso estas speciale grava, ĉar ĝi estos gvidata de João Marcos, kiu antaŭe estis lernanto ĉe niaj baza kaj daŭriga kursoj kaj nuntempe estas aktiva membro de la Esperanta Ambasadejo. Estas des pli feliĉige, ĉar ĉi tio estas la unua fojo, ke João Marcos memstare zorgos pri kurso.

Ni, ĉe la Esperanta Ambasadejo, elkore bonvenigas ĉiujn tiujn novajn gelernantojn kaj esperas, ke ili malkovros la ĝojon kaj riĉecon de nia lingvo. Samtempe, ni volas denove esprimi nian sinceran dankon kaj gratulon al João Marcos pro lia engaĝiĝo kaj diligento. Li estas inspira ekzemplo de la forto de la Esperanta spirito, kaj ni certas, ke li faros mirindan laboron en ĉi tiu nova rolo.

—–
 
No dia 12 de março, iniciou-se um novo curso básico de Esperanto no Centro Cultural Cleonice Bonillo Fernandes, em Pouso Alegre. Dez alunos participaram da aula inaugural, demonstrando entusiasmo pelo aprendizado da língua internacional. O curso será ministrado por João Marcos, ex-aluno e membro ativo da Embaixada do Esperanto, sendo sua primeira experiência como instrutor. A Embaixada expressou suas boas-vindas aos novos alunos e parabenizou João Marcos por sua dedicação e empenho no ensino da língua.

Ambasadejo havas novan instruanto

João Marcos

Esperanta Ambasadejo kun ĝojo prezentas la novan instruanton de la baza kurso de Esperanto: João Marcos. Li ekkonis Esperanton en 2019 kaj komencis lerni la lingvon en 2022. Poste, en 2023, li sukcese finis la daŭrigan kurson. João Marcos estas aktiva membro de Esperanta Ambasadejo kaj delonge subtenas Esperantajn projektojn en Poŭzalegro. La Ambasadejo elkore dankas lin pro lia engaĝiĝo, bonvenigas lin oficiale al sia teamo, kaj deziras al li sukcesplenan laboron en sia nova rolo!