Novaj ĉeestaj klasoj en Poŭzalegro

Poste pli ol  10 jaroj ni havas du klasojn en Poŭzalegro.
Nun 20 homoj lernas Esperanton en nia urbo, tio estas feliĉiga afero por ĉiuj ni anoj de Ambasadejo.
Hieraŭ ĉe Centra Kulturdomo Cleonice Bonillo Fernandes okazis la inaŭgura leciono de la ĉeesta baza kurso de Esperanto kaj je la pasinta marde okazis la sama leciono ĉe Esperanta Ambasadejo en la kvartalo Colina Verde.
Ni, nome de Ambasadejo, bonvenigas niajn novajn lernantojn! Karaj novaj amikoj estu bonvenaj al Esperantujo! 😉

 

Nova projekto ĉe Ambasadejo – Novo projeto na Embaixada

Hodiaŭ ni starigas novan projekton ĉe Esperanta Ambasadejo, ni instalos kelkajn ŝildojn en la kampara areo de la urbo Poŭzalegro, ili estos dulingvaj ŝildoj (portugala kaj Esperanto). Por la Esperanta Ambasadejo, la internacia lingvo devas esti io uzebla en nia ĉiutaga vivo, evidente ni donas plenan subtenon al intelektaj kaj akademiaj projektoj, sed por ni la praktikan aspekton de Esperanto estas gravega afero. Danke al la subteno de niaj membroj, tiaj projektoj povas esti efektivigitaj.

________

Hoje iniciamos mais um projeto da Embaixada do Esperanto, instalaremos algumas placas na zona rural de Pouso Alegre, serão placas bilíngues (português e esperanto).
Para e Embaixada do Esperanto a língua internacional tem que ser algo que possa ser utilizado em nosso dia a dia, obviamente que damos total apoio aos projetos de cunho intelectual e acadêmico, mas a Embaixada também privilegia o aspecto prático do esperanto.
Graças ao apoio de nossos membros, projetos como esses podem ser executados.

Nova turma de esperanto em Pouso Alegre

Teve início ontem, 11/03, uma nova turma do curso básico de esperanto no Centro Cultural Cleonice Bonillo Fernandes. Agora são 10 novos alunos que começaram a ter contato com o esperanto, assim a comunidade de falantes de esperanto em Pouso alegre vai se renovando.
O curso tem duração de 40 horas com previsão de término em agosto do corrente ano.

13-a SUMIRE en Poços de Caldas – 13º SUMIRE em Poços de Caldas

Raportas: Dr. Paulo Sérgio Viana

La 9-an de novembro 2019, en la tre agrabla turisma urbo Poços de Caldas, en la suda regiono de la brazila ŝtato Minas Gerais, en Brazilo, okazis la jam tradicia Sudminasa Renkontiĝo de Esperanto (SUMIRE). Ĝi estis unutaga kaj lokiĝis en la bonegaj instalaĵoj de la urba Centro de Eventoj Urca.
Sub la organizo kaj gvidado de du lokaj aktivuloj, S-ro João Otávio Veiga Rodrigues kaj S-ro Fábio Silva, la ĉeestantoj aŭskultis la jenajn prelegojn:

– “La arto de pakumado”, fare de José Roberto Tenório;
– “La origino de demokratio”, fare de Paulo Sergio Viana;
– “Mi decidis lerni Esperanton. Kaj nun?”, fare de Anna Lobo;
– “Televidserioj”, fare de Anna Lobo;
– “Esperanta kvartalo”, fare de Fábio Silva;
– “Esperanto-Rotario en Brazilo”, fare de João Otávio Veiga Rodrigues.

La lasta prelego, posttagmeze, estis farita de la konata brazila aktivulo Adonis Saliba, kiu per skajposimila programo prelegis el la urbo San-Paŭlo pri la temo “El kie venas la astrologiaj influoj?”.
Post ĉiu prelego okazis vigla diskuto inter la ĉeestantoj.
La tuta 13-a SUMIRE okazis en tre amika kaj entuziasma etoso. Gratulon al la organizintoj!

Urba Biblioteco de Poŭzalegro inaŭguras sekcion de libroj pri kaj en Esperanto

Hodiaŭ estis inaŭgurita, je la22-a de Oktobro 2019, je la 3:30 posttagmeze en la Kulturcentro Cleonice Bonillo Fernandes la Libro-sekcio en kaj pri Esperanto José Batista Costa. Ekde nun oficiale ĉi tiu sekcio apartenas al Publika kaj Urba Biblioteko Prisciliana Duarte de Almeida, ĉi tiu libraro nun apartenas al riĉa kolekto de ĉi tiu institucio. Ĉi tiuj libroj unue apartenis al EKPA Esperanto Klubo Poŭzalegro, poste al la Asocio pri Edukado kaj Kulturo Lazaro Ludoviko Zamenhof kaj fine ili apartenis al Esperanta Ambasadejo de Poŭzalegro.

Kreita en 2002 la Esperanta Biblioteko estis la unua publika libraro en kaj pri Esperanto en la Sudminasa regiono, kune ĉi tiu biblioteko ankaŭ estis kreita GEEPA (Poŭzalegra Studo-grupo pri Esperanto), ĉi tiu grupo estis la unua iniciato por instrui kaj disvastigi Esperanton en Poŭzalegro. La s-roj José Batista Costa (Garcia) kaj Antônio de Pádua Moretti estis gravaj subtenantoj kaj apogantoj de ĉi tiu malgranda libraro, ili donacis la unuajn revuojn, didaktikajn kaj literaturajn librojn.

La komenca kolekto posedas 350 librojn kaj 237 revuojn, la enhavo estas diversa, ĉi tie eblas trovi de didaktikaj al teknikaj ĝis religiaj libroj, ĉi tiuj libroj estas originalaj kaj tradukitaj. La kolekto ne estas nur en Esperanto kaj ankaŭ en aliaj lingvoj, do ĝi estas interlingvistika biblioteko, la enhavo estas en la portugala, Esperanto, greka lingvo, Ido, angla lingvo, Interlingvao kaj Tokipono.