Primeira Taça de Futebol Esperanto – Unua Piedpilka Pokaleto Esperanto

Esperanto e Futsal: Uma Combinação que Une Povos e Culturas

Por Everton Linhares

No próximo dia 1º de junho, o bairro São Cristóvão, na cidade de Pouso Alegre, será palco de um evento singular, que alia esporte, comunidade e a força de uma língua universal. A Primeira Taça de Futebol Esperanto de Futsal Sub12, organizada pela Embaixada do Esperanto e pela AMBACOVER (Associação dos Moradores do Bairro Colina Verde e COHAB), com o apoio do Rotary E-club Esperanto Brasil (Distrito 4560) e comerciantes locais, promete não só movimentar a cena esportiva da região, mas também celebrar os valores de união e diversidade que o esperanto representa.
O torneio, que acontecerá em um único dia, reunirá oito equipes de bairros adjacentes, todas formadas por jovens atletas com até 12 anos. Mais que uma competição, o evento é uma iniciativa para fomentar o esporte como ferramenta de inclusão social e, ao mesmo tempo, difundir o esperanto — língua criada para facilitar a comunicação entre povos de diferentes culturas, assim como o futebol, o esperanto também transcende fronteiras.
Os participantes não somente disputarão jogos emocionantes, mas também serão imersos em um ambiente multicultural. A premiação inclui troféus para as equipes campeã e vice-campeã, além de distinções individuais para o artilheiro e o melhor goleiro da competição. Todos os jogadores das duas melhores equipes receberão medalhas, símbolos de reconhecimento pelo esforço e espírito esportivo.

O Esperanto: Uma Língua que Joga em Time

Assim como o futsal ensina trabalho em equipe, respeito e superação, o esperanto carrega em sua essência a missão de conectar pessoas. “Esse torneio é uma metáfora viva do que pregamos: o esporte e o esperanto são ferramentas de paz e entendimento mútuo”, afirma um dos organizadores.
O apoio do Rotary E-club Esperanto Brasil reforça o caráter internacionalista do evento, alinhado aos princípios humanitários da instituição. Já os comerciantes locais, ao patrocinarem a taça, demonstram como a comunidade abraça projetos que unem desenvolvimento social e cultura.

Um Pontapé Inicial para o Futuro

A expectativa é que esta seja a primeira edição de muitas, transformando-se em uma tradição anual que inspire outros bairros — e até mesmo outras cidades — a replicarem o modelo. Afinal, se o futebol é a “língua” mais falada no mundo, o esperanto é sua parceira ideal para construir diálogos mais justos e acessíveis.

Serviço:
I Taça de Futebol Esperanto (modalidade — futsal) Sub12
Data: 1º de junho de 2025 a partir das 7h30
Local: Escola Estadual Virgília Paschoal
Realização: Embaixada do Esperanto e AMBACOVER
Apoio: Rotary E-club Esperanto Brasil (D4560) e comerciantes locais

“En la ludkampo kiel en la vivo, ni estas ĉiuj samteamanoj”
“No campo de jogo, como na vida, somos todos companheiros de time”.

Everton Linhares é colunista da Embaixada do Esperanto de Pouso Alegre e cobre temas como matemática, cultura, filosofia, sociedade e movimento esperantista.

Esperanto kaj Futsalo: Kombinaĵo Kiu Unigas Popolojn kaj Kulturojn

Verkita de Everton Linhares

En la venonta 1-a de junio, la kvartalo São Cristóvão, en la urbo Poŭzalegro, estos scenejo de unika evento, kiu kunigas sporton, komunumon kaj la forton de universala lingvo. La Unua Pokaleto de Esperanta Futsalo Sub12, organizita de la Esperanta Ambasadejo kaj AMBACOVER (Asocio de Loĝantoj de la Kvartaloj Colina Verde kaj COHAB), kun la subteno de la Rotaria E-klubo Esperanto Brazilo (Distrikto 4560) kaj lokaj komercistoj, promesas ne nur vigligi la sportan scenon de la regiono, sed ankaŭ celebri la valorojn de unueco kaj diverseco, kiujn Esperanto reprezentas.
La turniro, kiu okazos en unu sola tago, kunvenigos ok teamojn el najbaraj kvartaloj, ĉiuj formitaj de junaj atletoj ĝis 12-jaraj. Pli ol konkurso, la evento estas iniciato por stimuli sporton kiel ilon de socia inkluzivo kaj, samtempe, disvastigi Esperanton – lingvo kreita por faciligi komunikadon inter popoloj de malsamaj kulturoj; same kiel futbalo, Esperanto ankaŭ transpasas landlimojn.
La partoprenantoj ne nur ludos ekscitajn matĉojn, sed ankaŭ estos mergitaj en multkulturan medion. La premiado inkluzivas trofeojn por la gajnonta kaj vicgajnonta teamoj, krom individuajn distingojn por la plej bona gol-faranto (rilate al kvanto da goloj) kaj la plej bona golulo de la konkurso. Ĉiuj ludantoj de la du plej bonaj teamoj ricevos medalojn, simbolojn de rekono pro la penado kaj sporta spirito.

Esperanto: Lingvo Kiu Ludas Teame

Same kiel futsalo instruas teaman laboron, respekton kaj superadon, Esperanto portas en sia esenco la mision konekti homojn. “Ĉi tiu turniro estas viva metaforo de tio, kion ni predikas: sporto kaj Esperanto estas iloj de paco kaj reciproka kompreno”, asertas unu el la organizantoj.
La subteno de la Rotaria E-klubo Esperanto Brazilo plifortigas la internaciisman karakteron de la evento, konforme al la homhelpaj principoj de la institucio. Siaflanke, la lokaj komercistoj, sponsorante la pokalon, montras kiel la komunumo akceptas projektojn, kiuj kunigas socian disvolviĝon kaj kulturon.

 

Unua Paŝo por la Estonteco

Oni atendas, ke ĉi tiu estos la unua eldono el multaj, transformiĝante en jaran tradicion, kiu inspiros aliajn kvartalojn – kaj eĉ aliajn urbojn – kopii la modelon. Finfine, se futbalo estas la “lingvo” plej parolata en la mondo, Esperanto estas ĝia ideala partnero por konstrui pli justajn kaj alireblajn dialogojn.

Servo:
1-a Piedpilka Pokalo Esperanto (futsala kategorio) Sub12
Dato: 1-a de junio 2025 ekde la 7h30
Loko: Ŝtata Lernejo Virgília Paschoal
Realigo: Esperanta Ambasadejo kaj AMBACOVER
Subteno: Rotary E-klubo Esperanto Brazilo (D4560) kaj lokaj komercistoj

“En la ludkampo kiel en la vivo, ni estas ĉiuj samteamanoj”

Everton Linhares estas rubrikisto de Esperanta Ambasadejo de Poŭzalegro kaj verkas pri temoj kiel matematiko, kulturo, filozofio, socio kaj la Esperanto-movado.

Ambasadejo havas novan instruanto

João Marcos

Esperanta Ambasadejo kun ĝojo prezentas la novan instruanton de la baza kurso de Esperanto: João Marcos. Li ekkonis Esperanton en 2019 kaj komencis lerni la lingvon en 2022. Poste, en 2023, li sukcese finis la daŭrigan kurson. João Marcos estas aktiva membro de Esperanta Ambasadejo kaj delonge subtenas Esperantajn projektojn en Poŭzalegro. La Ambasadejo elkore dankas lin pro lia engaĝiĝo, bonvenigas lin oficiale al sia teamo, kaj deziras al li sukcesplenan laboron en sia nova rolo!

Escola Monsenhor José Paulino recebe placas bilíngues em português e esperanto – Lernejo Monsinjoro José Paulino ricevas dulingvajn informŝildojn en la portugala kaj Esperanto

Escola Monsenhor José Paulino recebe placas bilíngues em português e esperanto

Hoje, 22 de fevereiro de 2025, a Embaixada do Esperanto deu mais um importante passo no projeto de “esperantizar” a cidade de Pouso Alegre. Foram instaladas 50 placas informativas bilíngues na Escola Estadual Monsenhor José Paulino, uma das instituições de ensino mais tradicionais da região do sul de Minas Gerais.

Esse é um marco significativo, pois é provável que essa seja a primeira instituição educacional no mundo a ter toda a sua sinalização interna em português e esperanto. As placas, produzidas em alumínio composto com aplicação de recorte eletrônico, trazem informações como localização de salas, banheiros, biblioteca e outros espaços da escola, tudo apresentado nos dois idiomas.

Para a Embaixada do Esperanto, levar o esperanto para o cotidiano da população pouso-alegrense é uma prioridade. A iniciativa não só promove o idioma, mas também reforça a ideia de que o esperanto pode ser uma ferramenta de inclusão e comunicação global, mesmo em contextos locais.

A Escola Monsenhor José Paulino, com sua longa história e importância na região, foi escolhida como ponto de partida para esse projeto. A expectativa é que outras instituições e espaços públicos da cidade sigam o exemplo, tornando Pouso Alegre uma referência no uso do esperanto no Brasil.

Essa ação é mais uma prova de que o esperanto está vivo e se expandindo, mostrando que, mesmo após mais de um século de existência, ele continua a ser uma língua moderna e relevante.

A empresa Renove Adesivos, gentilmente, cedeu os adesivos para à laminação das placas.

 

 

Lernejo Monsinjoro José Paulino ricevas dulingvajn informŝildojn en la portugala kaj Esperanto

Hodiaŭ, en la 22-a de februaro 2025, Esperanta Ambasadejo faris plian gravan paŝon en la projekto por “Esperantigi” la urbon Poŭzalegro. Estis instalitaj 50 informŝildoj en la Ŝtata Lernejo Monsinjoro José Paulino, unu el la plej tradiciaj edukaj institucioj en la sudminasa regiono.

Tio estas grava mejloŝtono, ĉar verŝajne temas pri la unua eduka institucio en la tuta mondo, kiu havas sian tutan internan signalaron en la portugala kaj en Esperanto. La informŝildoj, produktitaj el kompozita aluminio kun elektronikaj tranĉitaj glumarkoj, enhavas informojn pri lokoj kiel klasĉambroj, necesejoj, biblioteko kaj aliaj spacoj de la lernejo, ĉio prezentita en ambaŭ lingvoj.

Por Esperanta Ambasadejo, enkonduki Esperanton en la ĉiutagan vivon de la loĝantoj de Poŭzalegro estas prioritato. Tiu ĉi iniciato ne nur antaŭenigas la internacian lingvon, sed ankaŭ subtenas la ideon, ke Esperanto povas esti rimedo de inkludo kaj tutmonda komunikado, eĉ en lokaj kuntekstoj.

La Lernejo Monsinjoro José Paulino, kun sia longa historio kaj graveco en la regiono, estis elektita kiel komenca punkto de tiu nova fazo de la projekto.

Tiu agado montras, ke Esperanto daŭre vivas kaj vastiĝas, evidentigante, ke eĉ post pli ol jarcento de ekzisto, ĝi restas moderna kaj grava lingvo.

La entrepreno “Renove Adesivos”, ĝentile, disponigis la plastajn algluiĝaĵojn por plaste lamenigi la informŝildojn.

 

Feliĉajn Festojn!

Karaj amikoj, subtenantoj kaj apogantoj de Esperanta Ambasadejo,

Kun ĝojo mi anoncas, ke nia jarfina apoga kampanjo sukcese alvenis al la fino! Dankon al vi ĉiuj, kiuj kontribuis, kunlaboris kaj kuraĝigis nin. Specialan dankon ni esprimas al UEA pro ĝia subteno, kiu fortigis niajn iniciatojn kaj instigas nian kreskadon.

La jaro forpasanta estis riĉa je venkoj kaj progresoj. Ni fieras pri la realigo de gravaj projektoj, kiel ekzemple la instalado de la informŝildoj ĉe flughaveno, busstacidomo kaj Civitana Stacio, ankaŭ oni ne povas forgesi pri la presado de la libreto “Mistera Pordego”. Ĉi tiuj atingoj montras, ke per unueco, kunlaboremo kaj sindediĉo ni povas realigi multajn grandiozajn ideojn.

Dum ni rigardas al la venonta jaro kun inspiro kaj espero, restu certaj, ke via partopreno restas esenca por niaj estontaj sukcesoj. Ni kore dankas vin pro via fido, entuziasmo kaj neforgesebla subteno, kaj deziras al vi ĉiuj pacon, prosperon kaj novajn atingaĵojn en la venonta tempo.

Ni ĉesigos niajn ĉijarajn laborojn morgaŭ, ni revenos la 2-an de januaro venontjare.

Mi, nome de nia eta teamo, elkore dankas vin!

Feliĉajn festojn! 😉

Amike,
Fabjo Silva
Direktoro de Esperanta Ambasadejo

La unua urba tago de Esperanto en Poŭzalegro

Aprobita la leĝo por la urba tago de Esperanto en Poŭzalegro.

La 15-an de Decembro en Poŭzalegro unuafoje oficiale okazis la urba Tago de Esperanto. Tamen, kvankam la decido starigi tian daton en la loka kultura kalendaro evidentiĝis historia paŝo por la Movado, Esperanta Ambasadejo ne sukcesis starigi fizikan feston ĉi-foje. La dato surprizis la teamon, kiu ne havis sufiĉan tempon por adekvate prepari solenaĵojn.

Malgraŭ tio, la nova instigo al la urbo fariĝi loko kiu apogas kaj uzas Esperanton espereble alportos daŭran impulson. Inter la membroj de Ambasadejo jam cirkulas planoj por la venonta jaro: ili deziras realigi grandan “ago-tagon”, plenan je diversaj aktivadoj, por montri Esperanton al la ĝenerala publiko, disvastigi ĝian kulturon kaj stimuli la homojn lerni kaj uzi la lingvon. Estonte, la loka komunumo ricevos ne nur oficialan daton en la jaro, sed ankaŭ veran spacon por internacia kunlaboro, reciproka kompreniĝo kaj interlingva dialogo.