SUBTENA KAMPANJO AL AMBASADEJO 2024 – CAMPANHA DE APOIO À EMBAIXADA 2024

Helpu nin helpi la regionan movadon!

10-a datreveno de Esperanta Ambasadejo

Ni malfermas hodiaŭ, nia subtena kampanjo por la jaro 2024, ni sendos nur la donacetojn al tiuj kiuj kunlaboros je R$ 100,00 aŭ pli, bedaŭrinde la alta kosto de la sendaĵoj per la nacia poŝta servo, malpermesas al ni sendi la pakaĵojn al ĉiuj. Oni nur sendos la pakaĵojn al la anoj kiuj loĝas en Brazilo.

La donacoj por 2024 estos 1 dekoracia ŝildo, la tradicia murkalendaro kaj kelkaj pliaj surprizo-donacoj (glumarkoj, butonoj, skribujo, ktp…). Ĉiuj subtenantoj partoprenos en la lotumado dum 2024. La temo por 2024 estas: – 10 jaroj, kune ni Esperantigos nian regionon.

En 2023, danke al ĉiujaraj kotizoj kaj donacoj faritaj de niaj subtenantoj, ni povis disvastigi Esperanton en pluraj kampoj, ni publikigis en lokaj ĵurnaloj, persone disvastigis en edukaj institucioj, starigis menciojn pri la lingvo en la ĉefaj lokaj radioj kaj ĉe pere de niaj projektoj ni vidigis Esperanton al multaj homoj. Nun ni estas oficiale agnoskita de sekretario pri kulturo de Poŭzalegro, tiamaniere ni okazigas bazajn kursojn ĉe la kultura centro de nia urbo tute apogita de tiu ĉi urba sekretario.

Gravas rememori, ĉiuj mono-subtenantoj de la Ambasadejo havas senpagan aliron al nia reta dosierujo kiu estas plenaj je Esperanto-materialoj, krom rabatoj en nia vendejo Sekreta Frataro.

Nia Paypal konto estas: presidigital@gmail.com
Nia PIX-konto estas: esperanton@gmail.com aŭ (35) 99962-0091

Reta ligilo por la aliĝo: //linguainternacional.org/filiacao/

26-a de Julio – Tago de Esperanto

EKPA – Baza kurso de Esperanto ĉe framasona loĝejo – 2003

Hodiaŭ, la 26-a de Julio, ni ĝojas festi la datrevenon de Esperanto – la internacian planlingvon, kiu estis kreita de Ludoviko Zamenhof antaŭ pli ol cent jaroj.

Ĉi tiu ĉarma tago estas momento por ĝoje kaj kun amo rememori la naskiĝon de ĉi tiu lingvo, kiu estis kreita kun la celo fari pinton inter homoj de malsamaj kulturoj kaj lingvoj. Ludoviko Zamenhof komprenis la gravecon de komunikaĵo inter homoj kaj deziris krei facilan kaj neŭtralan lingvon, per kiu la homaro povus komunikiĝi sen barieroj.

Ekde tiu historiega momento, Esperanto fariĝis simbolo de paco, interkompreniĝo kaj internacia kunlaboro. Homoj el ĉiuj partoj de la mondo ĝojas pri la ebleco uzi Esperanton por kunparoli, amikiĝi, kaj interŝanĝi sciojn kaj spertojn sen barieroj de lingvoj aŭ kulturoj.

En tiu datreveno, ni invitas vin partopreni en festado de Esperanto. Precipe, ni povas:

  1. * Legi verkojn de famaj verkistoj en Esperanto, kiel verkis William Auld, Kálmán Kalocsay, Teodor Jung kaj multaj aliaj.
  2. * Partopreni en retaj renkontiĝoj, kie ni povas paroli en Esperanto kun aliaj esperantistoj de ĉie ajn.
  3. * Kompreni la belajn valorojn de Esperanto, kiel egaleco, kompreno kaj dialogo.
  4. * Ellerni la belecon de ĝia gramatiko, la facilajn regulojn kaj la vastan vortprovizon.

Ni ĝojas kune festi la datrevenon de Esperanto kaj honori la dediĉon kaj laboremon de Ludoviko Zamenhof, kiu donis al ni ĉi tiun lingvon por la internacia kaj paca komunikiĝo inter homoj. Estu parto de la Esperanto-movado, kaj kun ni, ni esperas vidi Esperanton kreskantan kaj disvastiĝantan en la tutan mondon.

Feliĉan datrevenon, Esperanto! Vivu kaj floru ĉiame!

Deĵora momento ĉe Ambasadejo – Plantão na Embaixada

A Embaixada do Esperanto tem a satisfação de oferecer um plantão de dúvidas, monitoria e visita guiada para todos os interessados. Essa oportunidade ocorrerá nos primeiros e terceiros sábados de cada mês, das 15h às 18h.

Durante o plantão, nossa equipe estará disponível para esclarecer dúvidas, oferecer orientações e compartilhar informações sobre o esperanto. Além disso, ofereceremos visitas guiadas pelas instalações da Embaixada, onde os visitantes poderão conhecer mais sobre a história e a cultura do esperanto.

Para aproveitar este plantão, entre em contato com a diretoria da Embaixada pelo telefone/WhatsApp (35) 99962-0091. Assim, poderemos organizar o atendimento e garantir uma experiência enriquecedora para todos os visitantes.

Esperamos ter você em nosso grupo e te mostrar o apreço por essa língua internacional única. Venha se juntar a nós nos primeiros e terceiros sábados de cada mês, das 15h às 18h, e explore conosco, o mundo do esperanto!

____

Esperanta Ambasadejo ĝojas proponi deĵoran servon, monitorado kaj gviditan viziton por ĉiuj interesatoj. Tiu ĉi ebleco okazos en la unuaj kaj triaj sabatoj de ĉiu monato, de la 15a ĝis la 18a horo.

Dum la deĵorado, nia teamo estos disponeblaj por klarigi dubojn, doni konsilojn kaj kunhavigi informojn pri Esperanto. Krome, ni proponos gviditajn vizitojn tra la ambasada instalaĵo, kie la vizitantoj povos pli bone scii pli pri la historio kaj kulturo de Esperanto.

Por profiti tiun ĉi deĵoran servon, bonvolu kontakti la estraron de la Ambasadejo per telefono/WhatsApp (35) 99962-0091. Tiel ni povos organizi la priservon kaj certigi riĉigan sperton por ĉiuj vizitantoj.

Ni atendas vin en nia grupo kaj montri al vi la ŝatadon por tiu ĉi unika internacia lingvo. Venu kun ni en la unuaj kaj triaj sabatoj de ĉiu monato, de la 15a ĝis la 18a horo, kaj esploru kun ni la mondon de Esperanto!

Baza kurso 2023 – Curso básico de esperanto 2023

Baza Kurso 2023
Baza Kurso 2023

Ontem, dia 6 de abril, iniciou-se no Centro Cultural Cleonice Bonillo Fernandes, em Pouso Alegre, o curso básico de Esperanto 2023, fruto da parceria entre a Embaixada do Esperanto e a Superintendência de Cultura do município. O curso acontece todas as quintas-feiras, das 19h30 às 21h, com uma carga horária de aproximadamente 36 horas.

Com um enfoque formativo, o curso aspira proporcionar aos alunos uma visão abrangente da língua internacional esperanto, incluindo sua história, cultura e uso atual. O objetivo é que, ao final do curso, os alunos possam compreender e se comunicar basicamente em esperanto, nos níveis A1/A2, além de se integrar com outros esperantistas em todo o mundo.

O curso começou com grande entusiasmo dos oito novos alunos presentes, que já puderam desfrutar de uma pequena apresentação sobre a língua, sua cultura e seus usos na atualidade.

A expectativa é que o curso atraia ainda mais alunos nas próximas aulas, considerando o forte interesse da cidade de Pouso Alegre em cultura e línguas estrangeiras. Além disso, o curso tem potencial para abrir portas para intercâmbios culturais e acadêmicos, uma vez que a língua esperanto é utilizada em eventos internacionais em todo o mundo.

Em resumo, a abertura do novo curso de esperanto no Centro Cultural Cleonice Bonillo Fernandes em Pouso Alegre é uma oportunidade única para aqueles que desejam expandir seus horizontes e aprender uma nova língua. O curso tem o potencial de transformar a vida dos alunos e abrir portas para novas possibilidades.

 

_____

 

Hieraŭ, la 6-a de Aprilo, okazis la inaŭgura klaso de la baza kurso de Esperanto 2023 ĉe la Kulturcentro Cleonice Bonillo Fernandes en Poŭzalegro, danke al la partnereco inter la Esperanto-Ambasadejo kaj la Sekretario de Kulturo de la urbo. La kurso okazos ĉiujn ĵaŭdojn de 19:30 ĝis 21:00, kun ĉirkaŭ 36 klaso-horoj.

La kurso ne estas nur informa, ĝi celas provizi al la studentoj ampleksan vidiĝon de la internacia lingvo, inkluzive de ĝia historio, kulturo kaj nuna uzado. La celo estas ke la studentoj, fine de la kurso, povas kompreni kaj komunikiĝi per Esperanto laŭ la niveloj A1/A2, kaj integriĝi kun aliaj esperantistoj tutmonde.

La kurso ekis kun granda entuziasmo de la ok novaj studentoj, kiuj jam povis ĝui prezenton pri la lingvo, ĝia kulturo kaj ĝia uzado nuntempe.

Oni atendas pli da studentoj en la venontaj lecionoj, konsiderante la fortegan intereson de la urbo Poŭzalegro pri kulturo kaj fremdaj lingvoj. Krome, la kurso havas la potencialon malfermi pordojn por kulturaj kaj akademiaj interŝanĝoj, ĉar Esperanto estas uzata en internaciaj eventoj tutmonde.

Resumante, la nova Esperanto-kurso en la Kulturcentro Cleonice Bonillo Fernandes en Poŭzalegro estas unika ebleco por tiuj kiuj deziras elpreni siajn horizontojn kaj lerni novan lingvon. La kurso havas la potencialon transformi la vivon de la studentoj kaj malfermi pordojn al novaj eblecoj.

Embaixada do Esperanto é oficialmente reconhecida como centro cultural de Pouso Alegre – Esperanta Ambasadejo estas oficiale agnoskita kiel kultura centro en Poŭzalegro

No último dia 29 de julho, a Embaixada do Esperanto recebeu o reconhecimento da Secretaria de Cultura de Pouso Alegre como um espaço cultural do município, sob o registro CCULT n.º 195256/2020 a Embaixada do Esperanto é oficialmente parte do movimento cultural de Pouso Alegre.

Essa certificação é de extrema importância para a nossa instituição, sendo uma das primeiras instituições mineiras a receber tamanho reconhecimento.

En la lasta 29-a de julio, Esperanta Ambasadejo ricevis agnoskon de la Poŭzalegra Sekretario pri Kulturo kiel kultura spaco en la urbo, sub CCULT-registro n.º 195256/2020 Ambasadejo estas oficiale parto de la kultura movado de Poŭzalegro.

Ĉi tiu atesto estas ege grava por nia institucio, estante unu el la unuaj institucioj el Minaso kiuj ricevis tian rekonon.