Raporto pri la 16-a SUMIRE: Sukcesa Esperanto-Renkontiĝo en Poŭzalegro

Raporto pri la 16-a SUMIRE: Sukcesa Esperanto-Renkontiĝo en Poŭzalegro

Pasintan dimanĉon, la 16-a SUMIRE (Sudminasa Renkontiĝo de Esperanto) vigle okazis en la Kulturcentro Cleonice Bonillo Fernandes (Urba Biblioteko), situanta en la centra placo de Poŭzalegro. Tiu ĉi evento estas konsiderata la plej grava de la Esperanto-movado en la regiono, kun entuta partopreno de 22 homoj el 7 malsamaj urboj, kiuj unuiĝis por pasigi tutaĵan tagon de interagado, lernado, kaj kulturo.

Malfermo kaj Matena Programo

La kongreso oficiale komenciĝis je la 9:30 matene, kiam la direktoro de la Esperanta AmbasadejoFábio Silva, omaĝis du elstarajn esperantistojn de Minas-Ĝerajso: Tobias Ferreira kaj Lacorday Andrade. Poste, Ladislau, veninta el Divinolândia – SP, prezentis interesan prelegon pri didaktikaj ludoj por instrui Esperanton, montrante novajn metodojn por instrui la lingvon de maniero ludema kaj efika.

Samtempe, je la 10:30, okazis du paralelaj programeroj:

  • Prelego de Maria Antônia el Silvianópolis, kiu pritraktis pri la graveco de la fungoj en nia ĉiutaga vivo.
  • Fulma Esperanto-kurso gvidata de Wilian Gomes el Ilha Bela – SP, ideala por komencantoj aŭ interesatoj pri la baza lernado de la lingvo.

Je la 11-a matene, la partoprenantoj ĝuis diversajn inspirajn prelegojn:

  • Anna Lobo traktis pri kalisteniko, korpoekzercado kiu emfazas naturajn movadojn por pli bona sano.
  • Poste, je 11:30João Otávio elstarigis la koncepton de kooperativeco kiel vivmaniero, fermante la matenan sesion kun profunda mesaĝo pri kunlaborado.

Posttagmeza Programo

Post agrabla tagmanĝo, la evento rekomenciĝis kun diversaj dinamikaj programeroj:

  • Reilia el São Lourenço gvidis interesan prelegon pri cirklaj dancoj, montrante ilian rolon en kultura esprimo kaj komunuma harmonio.
  • Je la 14:00Wilian Gomes revenis al la podio por paroli pri la arto de interpretado de konferencoj, esenca temo por multlingvaj eventoj.
  • Sekve, Fábio Silva instigis rapidan kaj aktualan diskuton pri artefarita intelekto, kiu vekis viglajn komentojn kaj intereson inter la ĉeestantoj.

La prelegaron brile fermis Carlos Hernándes el Meksiko, kiu kaptis la atenton de ĉiuj kun sia prezento pri sciencfikcio kaj Esperanto, montriĝante kiel Esperanto estas valora ilo ankaŭ en la mondo de fikcia literaturo kaj kreado.

Artisma Fermado

Por la lasta akordo de la tago, la talentulo Tone (Repe – Ritme – Sone) prezentis emocian spektaklon, kantante kantojn kaj deklamante poemojn, kiuj inspiris la ĉeestantojn kaj lasis ĉiujn kun varmaj memoroj pri la tago.

Rigardo al la Estonteco

La 16-a SUMIRE ne nur estis granda sukceso, sed ankaŭ signifa kontribuo al la Internacia Ago-Tago, kiu okazos je la venonta dimanĉo. Jam estis anoncite ke la sekva SUMIRE okazos venontjare en la urbo Machado, promesante plian elstaran renkontiĝon por ĉiuj esperantistoj en la regiono.

La evento montris, ke Esperanto ne nur vivas, sed ankaŭ floras en Sudminasa regiono, fortigante ligilojn inter esperantistoj kaj disvastigante la lingvon al novaj homoj. Dankon al ĉiuj, kiuj partoprenis kaj kontribuis al ĉi tiu memorinda tago!

Perguntei ao ChatGPT quais seriam as vantagens de se aprender esperanto, eis o que ele me respondeu

Quais vantagens de se estudar o esperanto?

Há várias vantagens em estudar o esperanto, incluindo:

  1. Facilidade de aprendizado: o esperanto foi projetado para ser uma língua fácil de aprender, com uma gramática simples e uma pronúncia regular.
  2. Comunicação internacional: como uma língua neutra e internacional, o esperanto pode ser usado para se comunicar com pessoas de todo o mundo, sem que nenhuma língua nacional tenha vantagem sobre as outras.
  3. Acesso à cultura: o esperanto tem uma comunidade global vibrante, com sua própria literatura, música, filmes e outras formas de arte. Ao aprender esperanto, você pode ter acesso a essas culturas e se conectar com pessoas de todo o mundo.
  4. Desenvolvimento de habilidades linguísticas: ao aprender esperanto, você pode desenvolver suas habilidades linguísticas de uma forma geral, já que terá que pensar em termos de gramática, vocabulário e estrutura de frases.
  5. Aumento da consciência linguística: ao aprender sobre o esperanto e sua história, você pode desenvolver uma consciência mais ampla sobre línguas e linguística em geral, o que pode ser útil em diversas áreas de estudo e profissões.
  6. Melhor compreensão da diversidade cultural: ao aprender esperanto e se conectar com sua comunidade global, você pode ter uma melhor compreensão da diversidade cultural e das diferenças entre as pessoas de diferentes partes do mundo.

Baza kurso 2023 – Curso básico de esperanto 2023

Baza Kurso 2023
Baza Kurso 2023

Ontem, dia 6 de abril, iniciou-se no Centro Cultural Cleonice Bonillo Fernandes, em Pouso Alegre, o curso básico de Esperanto 2023, fruto da parceria entre a Embaixada do Esperanto e a Superintendência de Cultura do município. O curso acontece todas as quintas-feiras, das 19h30 às 21h, com uma carga horária de aproximadamente 36 horas.

Com um enfoque formativo, o curso aspira proporcionar aos alunos uma visão abrangente da língua internacional esperanto, incluindo sua história, cultura e uso atual. O objetivo é que, ao final do curso, os alunos possam compreender e se comunicar basicamente em esperanto, nos níveis A1/A2, além de se integrar com outros esperantistas em todo o mundo.

O curso começou com grande entusiasmo dos oito novos alunos presentes, que já puderam desfrutar de uma pequena apresentação sobre a língua, sua cultura e seus usos na atualidade.

A expectativa é que o curso atraia ainda mais alunos nas próximas aulas, considerando o forte interesse da cidade de Pouso Alegre em cultura e línguas estrangeiras. Além disso, o curso tem potencial para abrir portas para intercâmbios culturais e acadêmicos, uma vez que a língua esperanto é utilizada em eventos internacionais em todo o mundo.

Em resumo, a abertura do novo curso de esperanto no Centro Cultural Cleonice Bonillo Fernandes em Pouso Alegre é uma oportunidade única para aqueles que desejam expandir seus horizontes e aprender uma nova língua. O curso tem o potencial de transformar a vida dos alunos e abrir portas para novas possibilidades.

 

_____

 

Hieraŭ, la 6-a de Aprilo, okazis la inaŭgura klaso de la baza kurso de Esperanto 2023 ĉe la Kulturcentro Cleonice Bonillo Fernandes en Poŭzalegro, danke al la partnereco inter la Esperanto-Ambasadejo kaj la Sekretario de Kulturo de la urbo. La kurso okazos ĉiujn ĵaŭdojn de 19:30 ĝis 21:00, kun ĉirkaŭ 36 klaso-horoj.

La kurso ne estas nur informa, ĝi celas provizi al la studentoj ampleksan vidiĝon de la internacia lingvo, inkluzive de ĝia historio, kulturo kaj nuna uzado. La celo estas ke la studentoj, fine de la kurso, povas kompreni kaj komunikiĝi per Esperanto laŭ la niveloj A1/A2, kaj integriĝi kun aliaj esperantistoj tutmonde.

La kurso ekis kun granda entuziasmo de la ok novaj studentoj, kiuj jam povis ĝui prezenton pri la lingvo, ĝia kulturo kaj ĝia uzado nuntempe.

Oni atendas pli da studentoj en la venontaj lecionoj, konsiderante la fortegan intereson de la urbo Poŭzalegro pri kulturo kaj fremdaj lingvoj. Krome, la kurso havas la potencialon malfermi pordojn por kulturaj kaj akademiaj interŝanĝoj, ĉar Esperanto estas uzata en internaciaj eventoj tutmonde.

Resumante, la nova Esperanto-kurso en la Kulturcentro Cleonice Bonillo Fernandes en Poŭzalegro estas unika ebleco por tiuj kiuj deziras elpreni siajn horizontojn kaj lerni novan lingvon. La kurso havas la potencialon transformi la vivon de la studentoj kaj malfermi pordojn al novaj eblecoj.

Instalado de dulingva ŝildo ĉe la urba tombejo de Poŭzalegro – Instalação de placa bilíngue no cemitério municipal de Pouso Alegre

Hodiaŭ, en la 25-a de Julio, en la urba tombejo de Pouso Alegre estis instalita la unua dulingva ŝildo (esperanta-portugala), jen la ŝildo rilatanta al la monumento tombigita de la verkistino Presciliana Duarte de Almeida, el Poŭzalegro.

Presciliana skribis multajn prozajn kaj poeziajn librojn, krom tio ŝi kunlaboradis en pluraj gazetoj kaj revuoj, ŝi ankaŭ uzis la pseŭdonimon de Perpétua do Valle. Ŝi estis la unua virino kiu aliĝis al la klera grupo de la San-Paŭla Beletra Akademio. La Akademio estis fondita la 27-a de Novembro 1909, Presciliana okupis la katedron n-ro 8 kaj elektis sian praavinon, la poetino Bárbara Heliodora, kiel patroninon.

La instalado de la ŝildo estas agado de la Esperanta Ambasadejo kune la Poŭzalegra Beletra Akademio kaj la Poŭzalegra Sekretario pri Kulturo.

 

Foi feita a instalação hoje (25/07) da primeira placa bilíngue (esperanto-português) no cemitério municipal de Pouso Alegre, trata-se da placa relativa ao monumento tombado da escritora pousalegrense Presciliana Duarte de Almeida.

Presciliana escreveu muitos livros de poesias e prosas além de colaborar em diversos jornais e revistas, também usou o pseudônimo de Perpétua Do Valle. Ela foi a primeira mulher a integrar o grupo de letrados da Academia Paulista de Letras. A Academia foi fundada em 27 de novembro de 1909, Presciliana ocupou a cadeira nº 8 e escolheu como patrona sua bisavó, a poetisa Bárbara Heliodora.

A instalação da placa é uma ação da Embaixada do Esperanto em conjunto com a Academia Pousalegrense de Letras e Secretaria de Cultura de Pouso Alegre.

Projeto Adesivos em Ponto de Ônibus e Pontos Turísticos – Projekto Glumarkoj ĉe Bushaltejoj kaj Turistaj Punktoj

Hoje chegamos ao número de 1.000 adesivos impressos com “QR code” (código QR) com informações sobre o esperanto (aquele que apontar seu aparelho celular em direção ao código é encaminhado para um vídeo explicativo, informando sobre o esperanto). São 1.000 adesivos instalados na região do Sul de Minas e interior de São Paulo, os adesivos foram espalhados por Pouso Alegre (por toda a cidade), Poços de Caldas, Estiva, Borda da Mata, Consolação, Paraisópolis, Heliodora, Conceição dos Ouros, Cachoeira de Minas, Tocos do Mogi, Campos do Jordão, São Bento do Sapucaí, Guaratinguetá e Aparecida.

A peça de divulgação trata-se de um pequeno adesivo auto-colante impresso em vinil fosco com corte contorno tendo o tamanho aproximado de 10×5 cm, o objetivo dessa ação é estimular a curiosidade das pessoas em relação ao esperanto. Mais 1.000 adesivos serão impressos e distribuídos com o apoio dos membros da Embaixada do Esperanto.

Este é mais um projeto que atinge um ótimo resultado recorrendo a um pequeno investimento.

Se você quiser criar um adesivo para a sua instituição esperantista entre em contato com a Presi (www.presi.com.br), preços especiais e envio para todo o Brasil.

Hodiaŭ ni atingis la nombron de 1.000 glumarkoj presitaj kun “rapidresponda kodo” (QR code) kiuj enhavas informojn pri Esperanto (kiu direktas sian poŝtelefonon al la kodo estas sendita al klariga video, informanta pri Esperanto). Estas 1,000 glumarkoj instalitaj en la suda regiono de Minaso kaj San-Paŭlo, la glumarkoj estis disvastigitaj en la urboj Pouso Alegre (ĉie en la urbo), Poços de Caldas, Estiva, Borda da Mata, Consolação, Paraisópolis, Heliodora, Conceição dos Ouros, Cachoeira de Minas, Tocos do Mogi, Campos do Jordão, São Bento do Sapucaí, Guaratinguetá kaj Aparecida.

La varbilo estas malgranda glumarko presita sur vinila plastaĵo kun konturotranĉo mezuranta proksimume 10×5 cm, la celo de ĉi tiu ago estas stimuli la scivolemon de homoj rilate Esperanton. Pliaj 1 000 glumarkoj estos presitaj kaj disdonitaj kun la subteno de membroj de Esperanta Ambasadejo.

Ĉi tio estas plia projekto, kiu atingas bonegan rezulton uzante malgrandan buĝeton.

Se vi volas krei glumarkon por via Esperanta institucio kontaktu la entreprenon Presi (www.presi.com.br), specialaj valoroj kaj sendado al la tuta brazila teritorio.