Voĉlegado en Heliodora

Hodiaŭ, nia direktoro Fabjo Silva, nome de Esperanta Ambasadejo, vizitis la urbon Heliodora, en la ŝtato Minaso, por speciala lega aktivado. Li voĉlegis la libreton La Verda Stelo, verkitan de li mem, al la infanoj de la antaŭlerneja klaso (Infanĝardeno) ĉe la lernejo Bárbara Heliodora.

Dek kvar scivolemaj infanoj atente aŭskultis, levis la manojn por demandi, entuziasme ripetis novajn vortojn, kaj malkovris, ke Esperanto funkcias kiel neŭtrala ponto inter diversaj kulturoj. La instruistino ĉeestis la momenton kaj notis ideojn por daŭrigi la temon en estontaj klasaj agadoj.

La celo de la vizito estis veki scivolemon, instigi respekton al diverseco, kaj montri, ke lingvo povas kunligi homojn ekde la plej fruaj lernejaj jaroj.

Tiu ĉi aktivado estas parto de la konstanta laboro de Esperanta Ambasadejo por alporti kulturon, inkluzivon kaj interkompreniĝon al lernejoj de la regiono. Ĉi-foje ni ĝuis la valoran subtenon de nia ĉiama subtenanto Paula Silva, kies partopreno helpis fari la sperton pli klara, vigla kaj profunde memorigebla por ĉiuj ĉeestantoj.


Heliodora (Eliodoro) estas ĉarma municipo en la Suda Minaso (Sul de Minas), Brazilo. Ĉirkaŭita de montetoj, kafejoj kaj akvofaloj, ĝi estas parto de la regiono konata pro ĝia natura beleco kaj trankvileco.

La urbo, kun siaj ĉirkaŭ 6.100 loĝantoj, situas tre proksime (nur ĉirkaŭ 55 km) al la grava regiona centro Poŭzalegro, kio faras ĝin facile atingebla loko, tamen konservante sian propran, pacan identecon.

Publicado o livreto “A Estrela Verde” – Publikigita la Libreto “La Verda Stelo”

Pouso Alegre – MG. Chegou um livretinho para guardar no coração: A Estrela Verde (La Verda Stelo). É uma história curtinha e ilustrada sobre descobrir palavras que aproximam pessoas — daquelas leituras que você termina sorrindo e já quer reler com alguém do lado. Acompanhar essa jornada é como abrir uma janela: entra luz, entram novas ideias, entra a vontade de conversar sobre amizade, diferenças e como a linguagem pode virar ponte.

O texto é leve, poético e acessível para leitores iniciantes, mas também rende bons momentos para quem media leitura com crianças. Dá para ler em voz alta antes de dormir, levar para a biblioteca da escola, usar numa roda de conversa ou simplesmente imprimir e deixar na mochila para quando aparecer aquele tempinho entre uma atividade e outra.

O melhor: está disponível gratuitamente para baixar, compartilhar e imprimir sem fins comerciais. Se for imprimir em casa, uma dica rápida: papel um pouquinho mais encorpado já deixa tudo com cara de edição caprichada — dobra ao meio, dois grampos e pronto, livreto feito.

Logo mais estará disponível a versão em esperanto.

Baixe aqui e acenda essa estrela por aí:

https://mallonge.net/laverdastelo

Poŭzalegro – Minaso. Alvenis libreto por konservi en la koro: La Verda Stelo (A Estrela Verde). Ĝi estas mallonga, ilustrita rakonteto pri la malkovrado de vortoj kiuj proksimigas homojn — el tiuj legaĵoj, kiujn oni finas ridetante kaj jam volas relegi kun iu apud si. Sekvi tiun vojaĝon estas kvazaŭ malfermi fenestron: enfluas lumo, novaj ideoj, kaj la deziro paroli pri amikeco, diferencoj kaj pri tio, kiel la lingvo povas fariĝi ponto.

La teksto estas malpeza, poezia kaj alirebla por komencantaj legantoj, sed ĝi ankaŭ donas belajn momentojn al tiuj, kiuj mediacias legadon kun infanoj. Oni povas legi laŭte antaŭ ol enlitiĝi, kunporti ĝin al la lerneja biblioteko, uzi ĝin dum babilrondo aŭ simple presi kaj lasi en la dorsosako por kiam aperos tiu momenteto inter unu kaj alia agado.

La plej bona parto: ĝi haveblas senpage por elŝuti, kunhavigi kaj presi sen komercaj celoj. Se vi presos hejme, jen rapida konsileto: iom pli dika papero jam donas aspekton de zorgeme farita eldono — faldu meze, metu du agrafojn, kaj jen: libreto preta.

Tuj aperos la Esperantan version.

Elŝutu ĉi tie kaj lasu tiun verdan stelon brili ĉirkaŭe: 

https://mallonge.net/laverdastelo

Escola Monsenhor José Paulino recebe placas bilíngues em português e esperanto – Lernejo Monsinjoro José Paulino ricevas dulingvajn informŝildojn en la portugala kaj Esperanto

Escola Monsenhor José Paulino recebe placas bilíngues em português e esperanto

Hoje, 22 de fevereiro de 2025, a Embaixada do Esperanto deu mais um importante passo no projeto de “esperantizar” a cidade de Pouso Alegre. Foram instaladas 50 placas informativas bilíngues na Escola Estadual Monsenhor José Paulino, uma das instituições de ensino mais tradicionais da região do sul de Minas Gerais.

Esse é um marco significativo, pois é provável que essa seja a primeira instituição educacional no mundo a ter toda a sua sinalização interna em português e esperanto. As placas, produzidas em alumínio composto com aplicação de recorte eletrônico, trazem informações como localização de salas, banheiros, biblioteca e outros espaços da escola, tudo apresentado nos dois idiomas.

Para a Embaixada do Esperanto, levar o esperanto para o cotidiano da população pouso-alegrense é uma prioridade. A iniciativa não só promove o idioma, mas também reforça a ideia de que o esperanto pode ser uma ferramenta de inclusão e comunicação global, mesmo em contextos locais.

A Escola Monsenhor José Paulino, com sua longa história e importância na região, foi escolhida como ponto de partida para esse projeto. A expectativa é que outras instituições e espaços públicos da cidade sigam o exemplo, tornando Pouso Alegre uma referência no uso do esperanto no Brasil.

Essa ação é mais uma prova de que o esperanto está vivo e se expandindo, mostrando que, mesmo após mais de um século de existência, ele continua a ser uma língua moderna e relevante.

A empresa Renove Adesivos, gentilmente, cedeu os adesivos para à laminação das placas.

 

 

Lernejo Monsinjoro José Paulino ricevas dulingvajn informŝildojn en la portugala kaj Esperanto

Hodiaŭ, en la 22-a de februaro 2025, Esperanta Ambasadejo faris plian gravan paŝon en la projekto por “Esperantigi” la urbon Poŭzalegro. Estis instalitaj 50 informŝildoj en la Ŝtata Lernejo Monsinjoro José Paulino, unu el la plej tradiciaj edukaj institucioj en la sudminasa regiono.

Tio estas grava mejloŝtono, ĉar verŝajne temas pri la unua eduka institucio en la tuta mondo, kiu havas sian tutan internan signalaron en la portugala kaj en Esperanto. La informŝildoj, produktitaj el kompozita aluminio kun elektronikaj tranĉitaj glumarkoj, enhavas informojn pri lokoj kiel klasĉambroj, necesejoj, biblioteko kaj aliaj spacoj de la lernejo, ĉio prezentita en ambaŭ lingvoj.

Por Esperanta Ambasadejo, enkonduki Esperanton en la ĉiutagan vivon de la loĝantoj de Poŭzalegro estas prioritato. Tiu ĉi iniciato ne nur antaŭenigas la internacian lingvon, sed ankaŭ subtenas la ideon, ke Esperanto povas esti rimedo de inkludo kaj tutmonda komunikado, eĉ en lokaj kuntekstoj.

La Lernejo Monsinjoro José Paulino, kun sia longa historio kaj graveco en la regiono, estis elektita kiel komenca punkto de tiu nova fazo de la projekto.

Tiu agado montras, ke Esperanto daŭre vivas kaj vastiĝas, evidentigante, ke eĉ post pli ol jarcento de ekzisto, ĝi restas moderna kaj grava lingvo.

La entrepreno “Renove Adesivos”, ĝentile, disponigis la plastajn algluiĝaĵojn por plaste lamenigi la informŝildojn.

 

Baza kurso 2023 – Curso básico de esperanto 2023

Baza Kurso 2023
Baza Kurso 2023

Ontem, dia 6 de abril, iniciou-se no Centro Cultural Cleonice Bonillo Fernandes, em Pouso Alegre, o curso básico de Esperanto 2023, fruto da parceria entre a Embaixada do Esperanto e a Superintendência de Cultura do município. O curso acontece todas as quintas-feiras, das 19h30 às 21h, com uma carga horária de aproximadamente 36 horas.

Com um enfoque formativo, o curso aspira proporcionar aos alunos uma visão abrangente da língua internacional esperanto, incluindo sua história, cultura e uso atual. O objetivo é que, ao final do curso, os alunos possam compreender e se comunicar basicamente em esperanto, nos níveis A1/A2, além de se integrar com outros esperantistas em todo o mundo.

O curso começou com grande entusiasmo dos oito novos alunos presentes, que já puderam desfrutar de uma pequena apresentação sobre a língua, sua cultura e seus usos na atualidade.

A expectativa é que o curso atraia ainda mais alunos nas próximas aulas, considerando o forte interesse da cidade de Pouso Alegre em cultura e línguas estrangeiras. Além disso, o curso tem potencial para abrir portas para intercâmbios culturais e acadêmicos, uma vez que a língua esperanto é utilizada em eventos internacionais em todo o mundo.

Em resumo, a abertura do novo curso de esperanto no Centro Cultural Cleonice Bonillo Fernandes em Pouso Alegre é uma oportunidade única para aqueles que desejam expandir seus horizontes e aprender uma nova língua. O curso tem o potencial de transformar a vida dos alunos e abrir portas para novas possibilidades.

 

_____

 

Hieraŭ, la 6-a de Aprilo, okazis la inaŭgura klaso de la baza kurso de Esperanto 2023 ĉe la Kulturcentro Cleonice Bonillo Fernandes en Poŭzalegro, danke al la partnereco inter la Esperanto-Ambasadejo kaj la Sekretario de Kulturo de la urbo. La kurso okazos ĉiujn ĵaŭdojn de 19:30 ĝis 21:00, kun ĉirkaŭ 36 klaso-horoj.

La kurso ne estas nur informa, ĝi celas provizi al la studentoj ampleksan vidiĝon de la internacia lingvo, inkluzive de ĝia historio, kulturo kaj nuna uzado. La celo estas ke la studentoj, fine de la kurso, povas kompreni kaj komunikiĝi per Esperanto laŭ la niveloj A1/A2, kaj integriĝi kun aliaj esperantistoj tutmonde.

La kurso ekis kun granda entuziasmo de la ok novaj studentoj, kiuj jam povis ĝui prezenton pri la lingvo, ĝia kulturo kaj ĝia uzado nuntempe.

Oni atendas pli da studentoj en la venontaj lecionoj, konsiderante la fortegan intereson de la urbo Poŭzalegro pri kulturo kaj fremdaj lingvoj. Krome, la kurso havas la potencialon malfermi pordojn por kulturaj kaj akademiaj interŝanĝoj, ĉar Esperanto estas uzata en internaciaj eventoj tutmonde.

Resumante, la nova Esperanto-kurso en la Kulturcentro Cleonice Bonillo Fernandes en Poŭzalegro estas unika ebleco por tiuj kiuj deziras elpreni siajn horizontojn kaj lerni novan lingvon. La kurso havas la potencialon transformi la vivon de la studentoj kaj malfermi pordojn al novaj eblecoj.

Esperanto – La Agresema Lingvo / A Língua Agressiva

Esperanto – La Agresema Lingvo / A Língua Agressiva

De la 1950-aj ĝis la 1970-aj jaroj, Esperanto estis uzata de la usona armeo por militludoj, kiel la lingvo de la “Manovro-Malamiko”, ankaŭ konata kiel la “Agresanto”. La celo estis plia nuanco de realismo, kie la malamiko parolas “fremdan” lingvon. La hispana estis la origina kandidato por la nacia lingvo de Agresanto, sed ĝi baldaŭ estis anstataŭita por Esperanto.

Da década de 1950 à década de 1970, o esperanto foi usado pelos militares dos Estados Unidos para jogos de guerra, como a língua do “Inimigo de Manobra”, também conhecido como “Agressor”. O objetivo foi um toque adicional de realismo, onde o inimigo fala uma língua “estrangeira”. O espanhol era o candidato original para a língua nacional do Agresanto, mas logo foi substituído pelo esperanto.

Fonto/Fonte: http://www.kafejo.com/lingvoj/auxlangs/eo/maneuver/